Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024
7–10 de novembro 2024

Pri KAEST

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj, ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de esperanto, okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Inter 1978 kaj 1989 organizis ilin la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj, tiam sub la mallongigoj AEST aŭ SAEST (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Post paŭzo ekde 1998 daŭrigis la organizadon Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun la agentejo KAVA-PECH. Ekde 2010 transprenis la organizadon E@I kaj ĝis la jaro 2018 ĝi okazis en Modra-Harmónia. En 2020 pro la pandemio de KOVIM la aranĝo okazis rete. Kutime KAEST okazas ĉiun duan jaron.

More information in EnglishViac informácií v slovenčineVíce informací v češtině

KAEST 2024

KAEST 2024 okazos en Žilina (Slovakio) en hotelo Galileo***.

La ĉeftemo de KAEST 2024 estas: “Esperanto kaj lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala realo”.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

Detala programo aperos pli poste, ĝi dependos ankaŭ de viaj preleg-kontribuoj!

E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2024. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.

Legu artikolojn kaj vidu fotojn pri KAEST 2010, KAEST 2012, KAEST 2014, KAEST 2016, KAEST 2018 kaj reta KAEST 2020.

Partneroj de KAEST 2024