Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024
7–10 de novembro 2024

Ĉi-jara ĉeftemo:

“Esperanto kaj lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala realo”

Pri la ĉi-jara KAEST

Ni ĝojas anonci, ke la aranĝo KAEST revenas vive! Ĝin bonvenigos Žilina, bela urbo en la nordo de Slovakio, kie ankaŭ okazis la unua KAEST en 1978. La aranĝon gastigos Hotelo Galileo. Atendas vin:

  • Fakaj prelegoj
  • Paneldiskutoj
  • Trejnadoj
  • Eblo kunsidi por fakaj sekcioj kaj grupoj
  • Vespera programo
  • Vingustumado
  • Duontaga ekskurso dimanĉe
La E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2024.
Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Kion signifas partopreni en KAEST?

Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.