Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2020
1-4 de oktobro 2020

Ĉi-jara ĉeftemo:

“Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon”

Pri la ĉi-jara KAEST

La aranĝo ĉi-jare okazos eksterordinare (pro daŭraj problemoj ĉirkaŭ la pandemio) pure enrete – pere de la interreta platformo “Retevent”, per kiu okazis ankaŭ VK, la Virtuala Kongreso de UEA (kaj aliaj ĉi-someraj aranĝoj: IJK – Internacia Junulara Kongreso, SES – Somera Esperanto-Studado, VEKI – Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI).

Kio atendos vin dum la virtuala KAEST?

  • realtempaj fakaj prelegoj kun eblo komenti, starigi demandojn
  • paneldiskutoj de fakuloj
  • trejnado(j) – praktika scienco
  • diskutĉambroj pri la fakaj, sciencaj kaj aliaj temoj
  • eblo fak-kunsidi por fakaj sekcioj/grupoj
  • kultura programo
  • AMO-seminario
  • renkontiĝejo por ekkoni aliajn!

Aliĝu kaj malkovru fakan kaj sciencan uzon de Esperanto!

Ĉu vi mem fakas? Ĉu vi volus proponi prelegon aŭ gvidi diskuton? Nepre notu tion en la aliĝilo!

La E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2020.
Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Kion signifas partopreni en KAEST?

Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.