Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024
7–10 de novembro 2024

Kotizoj

Aliĝkotizoj

Aliĝdato A-landano B-landano
Ĝis 2024-06-30 55 € 40 €
Ĝis 2024-08-30 60 € 50 €
Ĝis 2024-10-17 75 € 60 €
Ekde 2024-10-18 90 € 70 €

Klarigoj:

A/B-kategorioj – laŭ landaj kategorioj de UEA:

Rimarko 1:
Rabato por personoj, kiuj aĝas malpli ol 26 jarojn: 15 €
Rabato por emeritoj (homoj pli aĝaj ol 62 jaroj): 10 €
Rabato por individuaj membroj de UEA por la jaro 2024: 20 € (indiku vian UEA-kodon en la aliĝilo)

La rabatoj ne sumiĝas.

Rimarko 2: Se vi kontribuos al la programo de la aranĝo per prelego, eblos ricevi rabaton por la aliĝkotizo, depende de la kontribuo. Bonvolu plenigi la programproponilon kaj ni sekve kontaktos vin pri tio.

Manĝokotizoj

Unuopa prezo Por la tuta aranĝo
Matenmanĝo 7 € 21 €
Tagmanĝo 9 € 27 €
Vespermanĝo 9 € 27 €
Sume 75 €

Rimarko: Manĝoj komenciĝos per vespermanĝo la 7-an kaj finiĝos per tagmanĝo la 10-an de novembro. En la aliĝilo vi povas libere elekti unuopajn manĝojn.

Loĝkotizoj

Eblas mendi loĝadon nur por minimume du noktoj. La prezoj por loĝado en dupersona ĉambro estas por persono, ne por ĉambro.

Prezo por nokto por persono Urba imposto
Unupersona ĉambro 54 € 2 €
Dupersona ĉambro 27 € 2 €

Ekskurso

La ekskurso estas aparte pagenda.

Duontaga al:

Aldonaj senpagaj servoj

Dum KAEST vi havos eblon uzi plurajn servojn tute senpage. Dum la tuta aranĝo estos je via dispono interalie:

Malaliĝoj

Por nuligi vian aliĝon, bonvolu skribi al kaest@ikso.net.

Transdono de aliĝo

Se vi ne povas partopreni en la evento, vi rajtas transdoni vian aliĝon al alia persono ĝis plej malfrue la 31-a de oktobro. Bv. atenti, ke transdoniĝas la kompleta aliĝo, inkluzive de loĝado kaj manĝoj, se ili estis menditaj. Por transdoni la aliĝon, bonvolu skribi al kaest@ikso.net.