Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024
7–10 de novembro 2024

Fonduso

Danke al subteno de ESF (Esperantic Studies Foundation) ni povis krei “KAEST-fonduson” por junaj sciencemuloj.

Se vi volas aktive partopreni KAEST 2024, sed financoj bremsas vin, aliĝu por KAEST-fonduso! La fonduso kovros vian programkotizon kaj loĝadkotizon (en 2-persona ĉambro).

Reguloj

  1. La kandidato sendu koncizan motivleteron kaj programproponon ĝis la 30-a de septembro 2024, 12:00 (laŭ slovaka tempozono) al kaest@ikso.net kun la titolo “Subvencipeto por KAEST 2024”.
  2. La kandidato:
    1. prezentu dum KAEST 2024 prelego(j)n aŭ gvidu trejnadon, aŭ distran programero(j)n;
    2. helpu surloke en la organizado de evento (2-3 horojn tage), laŭ interkonsento.
  3. La kandidato estu malpli ol 30-jaraĝa (naskiĝinta post 07.11.1994).
  4. La kandidato partoprenu plentempe KAEST 2024 (de ĵaŭdo ĝis dimanĉo).
  5. Kandidatiĝi povas ankaŭ personoj, kiuj jam aliĝis al KAEST 2024, se ili plenumas la regulojn.
  6. Prioritaton havas nepagipovaj partoprenantoj.