Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024
7–10 de novembro 2024

Loko

Žilina
Žilina (fonto: lukasmilan el Pixabay)

KAEST 2024 okazos en Žilina (Slovakio) en hotelo Galileo.

Žilina estas unu el plej malnovaj slovakiaj urboj kaj la kvara plej granda urbo en Slovakio. Tie fluas la rivero Váh, alfluanto de la Danubo. La urbo troviĝas piede de la montaro “Malgranda Fatra” (Malá Fatra) kaj apud la trilanda punkto kun Ĉeĥio kaj Pollando. De tie eblas facile atingi trajne Ostrava en Ĉeĥio (145 km). De la ĉefurbo Bratislavo estas distanco 200 km kaj atingeblas de tie aŭte en 2 horoj.

Alveno trajne:

Trajnoj de Bratislavo al Žilina estas sufiĉe oftaj kaj la daŭro de vojo dependas de la tipo de trajno:

Trovu pli da informoj pri la trajnaj konektoj de diversaj landoj ĉe cp.sk, cd.cz, bahn.de, tickets.oebb.at, zssk.sk kaj mavcsoport.hu.

Por alveni al Žilina buse, ni rekomendas serĉi konektojn ankaŭ per Flixbus – ĝi proponas rektajn konektojn de Krakovo, Katowice, Budapeŝto, Vieno kaj aliaj urboj.

Adreso de la hotelo:

Hotel Galileo
Hlinská 25
010 01 Žilina
Slovakio

Ne uzu tiun adreson por poŝta kontakto! Anstataŭe vidu la paĝon Kontakto.

Kiel atingi la KAEST-ejon

Ĝenerale pri trafik-ebloj ni al ĉiuj rekomendas konsulti la bonan retejon cp.sk, kiu enhavas detalajn itinerojn kaj estas fidinda pri la tempoj/lokoj. En ĝi eblas ankaŭ ŝanĝi lingvon en la menuo supre dekstre (angla, germana, slovaka).

En cp.sk vi trovos konektojn al la urbo Žilina – al la trajna aŭ la busa stacidomoj, kiuj estas unu apud la alia.

De la stacidomo ni rekomendas atingi la KAEST-ejon per urba trafiko, la vojaĝo daŭras 13 minutojn kaj kostas 1 EUR (oni aĉetu la 60-minutan bileton).

Apud la trajna stacidomo vi trovos la bushaltejon Železničná stanica. Eniru la trolebuson 4 direkte al Matice slovenskej kaj eliru en la 6-a haltejo Poľná. Transiru la straton kaj iru piede reen, en la direkton de kie venis la buso. Vi vidos la hotelon Galileo post kelkaj metroj je dekstra flanko (hela konstruaĵo).

Kriza kontakto

Se vi perdiĝus survoje kaj ne povus trovi la vojon al la KAEST-ejo, telefonu por helpo al Peter Baláž: +421 902 203 369.

Loĝado

La partoprenantoj loĝos en agrablaj unu- kaj dulitaj ĉambroj kun propra duŝejo kaj necesejo. En la hotelo estas vifio kaj lifto. En la ĉambroj estas ankaŭ televidilo, bantukoj, ŝampuo, duŝgelo. Kontraŭ aldona kosto disponeblas ankaŭ saŭno. Gastoj de la hotelo rajtas senpage parki aŭtojn en la hotela parkejo. Ĉiuj programeroj okazos en la hotelo.

Mapo

Por detala rigardo de la KAEST-ejo vidu la lokon sur Google-mapo. Eblas vidi la lokon ankaŭ per Google Street View.

Geografiaj koordinatoj (GPS)

49°12'28" N, 18°44'07" E