Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024
7–10 de novembro 2024

Programo

La ĉefa programo de KAEST konsistas el prelegoj kaj seminarietoj. Ĝi komenciĝos ĵaŭde la 7-an de novembro 2024 per vespermanĝo kaj finiĝos dimanĉe la 10-an de novembro 2024 per tagmanĝo. Post fino de la ĉefa programo eblas dimanĉe posttagmeze ankoraŭ partopreni unu ekskurson al la kastelo Budatín. Se vi restos en Slovakio post fino de la ĉefa programo kaj ŝatus pli longe resti tranokti en Žilina, alparolu la organizantojn.

Vidu la plenan liston de prelegoj kun resumoj kaj informoj pri la prelegantoj.

Ĉu vi volas proponi prelegon? Plenigu ĉi tiun formularon antaŭ la 15-a de septembro.

Aldonaj programeroj

Krom la ĉefa programo funkcios dum la aranĝo ankaŭ jenaj aldonaj servoj:

Lib(e)ra interŝanĝo

Venu por interŝanĝi Esperanto-literaturaĵojn! Ĉu vi havas duoblaĵojn de iuj Esperanto-verkoj? Ĉu eble iun libron vi ne plu legos sed eble ĝi utilus al iu alia? Jen speciale por vi dum KAEST – la loko kaj eblo interŝanĝi/donaci siajn ne plu bezonatajn Esperanto-librojn aŭ duoblaĵojn inter si (validas ankaŭ por aliaj Esperanto-varoj: KD aŭ DVD aŭ eĉ vinil-diskoj, glumarkoj, insignoj…). La projekto povas utili kaj al unuopaj esperantistoj, samkiel al Esperanto-centroj, arkivoj, bibliotekoj. Ni ebligu liberan libran interŝanĝon, por ke nia Esperanto-kulturo kresku kaj disfloru!

Libroj, kiuj restos en la ejo post fino de la programero, estos donacitaj al la Esperanto-arkivo de la Slovakia Esperanta Federacio (SKEF).

Ekskurso

Proponata ekskurso estas duontaga. Atentu tamen, ke la ekskurso okazos jam post la oficiala programo de KAEST kaj estas taŭga nur por partoprenontoj, kiuj povos forveturi post la ekskurso (vespere), aŭ restos en la KAEST-ejo ĝis lundo.

Dimanĉe posttagmeze (13:00–17:00): kastelo Budatín en Žilina (15 €); la prezo inkluzivas bus-vojaĝon al la kastelo kaj reen, eniron al la kastelo kaj Esperantan ĉiĉeronadon.

La kastelo Budatín
La kastelo Budatín (fonto: Wikimedia Commons)