Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024
7–10-a de novembro 2024

Prelegoj

La jenaj prelegoj estas konfirmitaj. Vidu ankaŭ la detalan programtabelon.

Ĉeftemaj prelegoj

Michael Vrazitulis, Gabriele Esposito

Gabriele Esposito (TEJO-volontulo), Michael Vrazitulis (TEJO-estrarano)

Anonco pri 2-a KonSciU

Ni anoncas la 2-an KonSciU! Tio estas konkurso por junaj esploristoj, scientistoj, kaj studentoj. La konkurso okazos rete, la 28-an de novembro, kadre de Virtuala Kongreso. Partoprenantoj havos precize tri minutojn por resume prezenti sian esploron aŭ analizon, kaj la plej bonaj prezentoj gajnos diplomon kaj aliajn premiojn. Junaj KAEST-anoj konservu la daton kaj konsideru mem aliĝi al la konkurso! Reprezentantoj de TEJO ĉi tie ĉe KAEST faras la anoncon kaj estas disponeblaj por respondi demandojn.

Michal Matúšov / KuboF Hromoslav

Michal Matúšov / KuboF Hromoslav

Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) devenas de Slovakio. Li servis en diversaj gvidaj roloj en la Esperanta kaj Vikimedia movadoj, plej notinde kiel fondinto kaj Prezidanto de Vikimedio EO. En 2023 li eniris la Estraron de TEJO kiel Ĝenerala Sekretario kaj en 2024 kiel Prezidanto. En la TEJO-Estraro li, krom aliaj aferoj, respondecas pri Strategio, Aktivula trejnado kaj Projektoj.org. Krom tio li amatore okupiĝas pri disvolviĝa psiĥologio kaj integra teorio, kaj ĝenerale subtenas ekstreman daŭropovecon de vivo de Tera tipo, plilongigadon de sana homa vivo, kaj liberan kulturon.

Mapo al la Fina Venko

Kiujn paŝojn ni, kiel tuta Esperantujo, faros survoje al la Fina Venko? Kiuj teĥnologioj, sociaj ŝanĝoj, politikaj decidoj ks pliproksimigos nin? Kaj kion ni povas fari nun por prepariĝi kiom eble plej bone? Venu por komune cerbumi kaj skizi la mapon al la Fina Venko, kiu povos inspiri estontecan agadon de Esperantaj organizoj.

Peter Baláž

Peter Baláž

Peter Baláž (Petro) estas slovaka esperantisto kaj eldonisto loĝanta en Nová Dubnica, Slovakio. Kunordiganto de la edukprojekta asocio E@I (ekde 2005), ankaŭ parto de la Kongresa Fako de UEA ekde 2022, strebanta organizi pli modernajn UK-jn.

Ankaŭ ĉeforganizanto de KAEST ekde la jaro 2010. Prezidanto de SKEF (de 2016). Li estis estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2005) kaj kunfondinto de Wikimedia Slovenská republika (2012) kaj diversforme aktivis en la estraroj de Slovakia Esperanta Junularo kaj Slovakia Esperanta Federacio. Pasia pri meditado, esploro de homa konscio, libroj, senvianda kuirado, metala muziko, scienc-fikciaj filmoj kaj libera edukado. Ĉiam scivolema pri modernaj teknologioj kaj ilia potencialo ŝanĝi kaj faciligi homan vivon.

Robotoj alvenas – aŭtomatigo, artefarita intelekto kaj la minaco de la senlabora estonto

Ĉu la robotoj baldaŭ kaŭzos sekvan turnopunkton en la homa evoluo? Ĉu nova industria revolucio havos bonajn, aŭ katastrofajn konsekvencojn je nia ĉiutaga vivo? Ĉu ni ĉiuj perdos dum sekvaj 10 jaroj niajn postenojn? Kion jam nuntempe robotoj kapablas kaj kion ĉion ili faros en frua estonto? Kian estonton havos inform-teknologioj? Kian transformigan potencialon ili enhavas? Kiel kaj kiom ŝanĝiĝos jam baldaŭ nia edukado, sanservoj, konsumado, ekonomio? Kaj ĉu robotoj uzos fine Esperanton? Ĉu ili povos helpi ĝin eĉ disvastigi?

Danĝeroj, riskoj, minacoj – sed ankaŭ neimageblaj atingoj, helpo, savado, ŝparoj. Kio fine “gajnos”? Kiudirekte la estonteco gvidos nin? Ĉu homaro entute postvivos la 21-an jarcenton? Pri ĉio tio (kaj io pli) ni diskutos dum ĉi-prelego.

La prelego estas inspirita de la libro de Martin Ford (Rule of the robots: “Rego de robotoj”) kaj de la lastatempa rapidega evoluo en robotiko kaj AI.

Ralf Gion Fröhlich

Elprovu Miksitan Realecon (MR) per Meta Quest 2

Ni kune elprovos la MR (Miksita realeco) ilojn de Meta per ludado kaj komunika ludo en Esperanto. Ni poste diskutos pri ideoj kiel uzi XR (Extended reality = Etendita realeco) por, en kaj pro Esperanto. La ateliero estas gvidata de la skipo de VR Mondo en la Esperanto-Stacio.

Elprovu Miksitan Realecon (MR) per Meta Quest 2

Ni kune elprovos la MR (Miksita realeco) ilojn de Meta per ludado kaj komunika ludo en Esperanto. Ni poste diskutos pri ideoj kiel uzi XR (Extended reality = Etendita realeco) por, en kaj pro Esperanto. La ateliero estas gvidata de la skipo de VR Mondo en la Esperanto-Stacio.

La potencialo de XR (Etendita realeco) en edukado kaj lingvolernado.

La prelego prezentos la nunan staton de la teknologio kaj uzado de XR (Extended reality = Etendita realeco), montros ekzemplojn de eduka uzado kaj enkondukos kaj diskutigos ideojn de utiligo en lingvolernado. La prelegantoj venas de la skipo de VR Mondo en la Esperanto-Stacio.

Alitemaj prelegoj

Barbara Pietrzak

Barbara Pietrzak – radioĵurnalistino kaj redaktoro. Pola esperantistino plenuminta plurajn funkciojn en la E-movado landa kaj tutmonda. I.a. estrarano de UEA, dum du oficperiodoj la Ĝenerala Sekretario. I.a. kunlaboranto de la periodaĵo PEJ „Tamen”, redaktoro de „Pola Esperantisto”. Membro de Akademio de Esperanto. La lasta estro de la E-Redakcio de Pola Radio. La aktuala estro de la Pola RetRadio en Esperanto. Felietonisto, tradukisto. En ŝia atentofokso troviĝas la rolo de la radioelsenoj ne nur por la informado, sed ankaŭ en ĝia lerniga funkcio por kompreni la parolatan Esperanton, por enmovadigi novajn aŭskultantojn, por partoprenigi aŭskultantojn en la ĝenerala kaj E-komunuma kulturo.

Jan Baudouin de Courtenay lingvisto defende por Esperanto

Jan Niecisław Baudouin de Courtenay estis elstara pola sciencisto, kiu ŝanĝis komprenon de la skriba kaj parola lingvoj, estinte la antaŭkuriero de multaj nuntempaj ideoj konataj en lingvistiko. Kiel la unua li direktis la atenton al la parola lingvo pruvante, ke la skriba kaj parola lingvoj estas apartaj fenomenoj kaj ligo inter ili havas psikologian bazon. En lia esplorkampo troviĝis ankaŭ la artefaritaj lingvoj kiel solvo de la internacia komunikproblemo. Li vidis multajn avantaĝojn de Esperanto, kvankam neniam – spite multajn opiniojn - li deklaris sin kiel pledanto por ĝi. Jan Niecisław Baudouin de Courtenay meritiĝis ankaŭ sur la socia kampo. En la publikaj elpaŝoj kaj en siaj artikoloj li prezentiĝis kiel sendependa publicisto, kontraŭstaranta rasajn, naciajn kaj politikajn antaŭjuĝojn.

Bernhard Tuider

Bernhard Tuider studis historion kaj eŭropan etnologion en Vieno, kie li magistriĝis en 2007. Ekde 2008 li deĵoras kiel bibliotekisto en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ekde la jaro 2013 kiel teamestro. Ekde 2013 li estas preleganto pri Esperanto kaj planlingvoj ĉe Leopold-Franzens-Universitato Innsbruck.

La Esperanto-muzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko

Dum 25 minutoj la historio, la havaĵo kaj la diversaj aktualaj projektoj (pri katalogado, ciferecigo kaj konservado) estas prezentataj. Dum la sekvantaj 20 minutoj partoprenantoj povus starigi demandojn, komenti kaj diskuti la prezentitajn temojn.

Eva Fitzelová, Johannes Mueller

Festado de jubileo de kern.punkto

Antaŭ dek jaroj la podkasto kern.punkto komencis sian agandon. En pli ol 200 epizodoj Eva kaj Johannes, ofte kun gasto, priparoladas multajn diversajn temojn en granda profundeco. La spektro de la temoj kovras sciencojn, socion, kulturon kaj teknologion. Ĝi estas grava kontribuo al la pruvo, ke en Esperanto ne nur estas ĉio esprimebla, sed ke Esperantistoj ankaŭ havas ion interesan por esprimi. Tradiciaj okazoj en kiuj interesaj epizodoj estas registrataj estas ne nur UK sed ankaŭ KAEST. Tial, en la ĉi jara KAEST ni ŝatus kune festi la jubileon de kern.punkto.

Gabriele Esposito Guido

Gabriele Esposito Guido

La Rolo de Esperanto en la Solvado de Profundaj Malkonsentoj

La diskuto esploros, ĉu komuna lingvo kiel Esperanto povus ludi gravan rolon en mildigado de profundaj malkonsentoj (“deep disagreements”), kiuj ofte devenas de neakordigeblaj mondkonceptoj aŭ epistemaj principoj.

La debato baziĝos sur la Wittgenstein-teorio, kiu sugestas, ke tiaj malkonsentoj centras ĉirkaŭ neŝanĝeblaj antaŭsupozoj (“hinge commitments”), kiuj fundamentas nian mondkoncepton. La manko de komuna lingva aŭ koncepta bazo malfaciligas la solvadon de tiaj malkonsentoj, ĉar la disputantoj eble ne povas trovi komunajn argumentajn kadrojn.

Ni esploros la hipotezon, ke komuna lingvo kiel Esperanto povus oferti novan komprenon kaj kadron por komuna konceptigo kaj difino de signifoj, kio faciligus la interkompreniĝon inter la disputantoj. La diskuto traktos ankaŭ, kiel la simpligo de lingvaj baroj povus helpi en situacioj, kie epistemaj aŭ kulturaj diferencoj ŝajnas nesolveblaj.

Ĉu Esperanto povus esti la ponto al pli profunda interkompreno? Aŭ ĉu profundaj malkonsentoj restas neregeblaj malgraŭ komuna lingvo?

Ilona Koutny, Milan Kolka

Ilona Koutny, Milan Kolka

Ilona Koutny Studis en la Budapeŝta ELTE (HU) i.a en la Esperanto-fako ĉe prof. Szerdahelyi kaj estis lia posteulo. Post transloĝiĝo al Pollando ŝi fondis la postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn en la Poznana AMU en 1998 kaj la magistrajn studoj en 2022. Ŝi gvidis ankaŭ la hungaran fakon. Post longa okupiĝo pri komputa lingvistiko, lastatempe ŝi esploras la rilaton inter lingvo kaj kulturo. Ekde 40 jaroj ŝi okupiĝas ankaŭ pri leksikografio: redaktis la Hungaran-Esperantan vortaron (ĉ. 65 mil leksikaj unuoj, 1996 kun István Szerdahelyi); Hungaran-Polan temvortaron (ĉ. 28 mil leksikaj unuoj, 2000, kun koleginoj el AMU); ekde 2002 ŝi aperigas diverslingvajn temvortaretojn.

Milan Kolka estas profesie programisto. Li studis informadikon ĉe Teknika Universitato Brno, finis siajn studojn en 1999. En la jaro 2009 li esperantiĝis. Inter jaroj 2021 kaj 2024 li studis Interlingvistikajn studojn ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Kiel finlaboraĵon li kreis elektronikan version de la temvortaroj.

Unika vortara strukturo por lingvolernantoj nun en reta formo

La alfabetaj vortaroj helpas por kompreni kaj traduki tekstojn, prezentas la vortojn kun iliaj signifoj kaj gramatikaj trajtoj tiom profunde kiom la amplekso de la vortaro permesas. Por lerni lingvon oni bezonas la uzkuntekston de la vortoj: ekz. verbojn kaj adjektivojn kiujn kutime oni uzas kun la iu substantivo. Oni bezonas ankaŭ la vortojn de la sama semantika kampo por povi paroli pri situacioj (veturado, logxado, lernado ktp.). La aŭtoro planis priskribi la mondon en diversaj laŭtemaj ĉapitroj de SET (Strukturita Esperanta Temvortaro), kie la akso inter diversaj etnaj lingvoj estas Esperanto, ĝi funkcias kiel interkultura mapilo. La paperaj versioj pretiĝis por la Angla-Esperanta-Hungara vortaro, iuj ĉapitroj ankaŭ por la Germana-Esperanta-Pola versio. La plej freŝaj elementoj de SET estas la Anglaj-Esperantaj-Ĉinaj vortaroj (kun kontribuo de ĉinaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj de AMU). La aŭtoro sukcese uzis sian vortaro-bazitan instrumetodon por instrui Esperanton kaj  la hungaran dum la jardekoj.

Milan Kolka pretigas la retan version kiu ebligas pli facilan trarigardon de la vortaj kuntekstoj (post klako de butonoj), necesaj por la ĝusta uzo, la aperigon de la plej gravaj elementoj de la donita temo kaj ankaú rapidan retrovon de elementoj. Novaĵo estas la elekteblo iuj ajn lingvoparoj aú triopoj por konsultiĝo (ne nur la originaj versioj). Novaj elementoj estas aldoneblaj kaj novaj lingvoj planataj.

Johannes Mueller

Postkvantuma ĉifrado

Ĉifrado estas grava fundamento de la nuntempa komunikado. Ĝi prizorgas la sekretecon, aŭtentecon kaj fidindecon de komunikado. La teoria invento de la kvantuma komputilo minacas la sekurecon de la nuntempe konataj ĉifrosistemoj. Ĉar ĝis nun kvantumaj komputiloj estas pli teoriaj ol praktikaj tio ne estas problemo, sed neniu scias, ĉu aŭ kiam tio ŝanĝiĝos. Pro tio t.n. postkvantumaj ĉifrosistemoj estas pridiskutataj dum la pasinta jardeko kaj la unuaj el ili estas nuntempe je dispono por praktika uzo.

En tiu ĉi prelego ni klarigas la bazajn principojn de ĉifrado kaj la matematikajn principojn de la nuntempe uzataj ĉifrosistemoj. Ni iomete tuŝas la principojn de kvantumaj komputiloj por kompreni, kial la nuntempaj ĉifrosistemoj estas per ili minacataj. Fine ni rigardas la matematikajn principojn de novaj ĉifrosistemoj, imunaj kontraŭ kvantumaj komputiloj.

Ni en tiu prelego ne instruas kiel uzi ĉifradan softvaron. Ĝi temas pri la matematikaj principoj de ĉifrado.

Karlo Spinola

Karlo Spinola

Fizikisto kaj Doktoro Inĝeniero pri Komputikaj Sciencoj. Hab. Profesoro de la Universitato de Málaga (Hispanio), kaj kunfondinto de la Informadikaj Studoj en tiu universitato, kie li instruis kaj estris esplorajn projektojn kune kun industriaj entreprenoj, inter kiuj menciindas: FUJITSU, ACERINOX, COLUMBUS STAINLESS, Ltd. en Sudafriko, ktp. Nuntempe li estas honora profesoro en la Elektronika Departemento de la Malaga Universitato.

Ekde sia universitata studenta periodo pri fiziko li ĉiam interesiĝis pri astronomio kaj spaca esplorado. Li esperantiĝis en 2013. Esperante li prelegas pri astronomiaj temoj. Jam en 2014 en Herzberg li prezentis la Projekton “Gaia” de la ESA. Ankaŭ li prelegis pri aktualaj, interesvekaj astronomiaj temoj en la Trilanda Kongreso en Indonezio, en la ILEI Kongreso en Madrido, en KAEST-2018 kaj -2020, en IFEF-2019, en la Virtuala Kongreso VK-2020, en la Hispana K 2023, en la EEK-2024 kaj aliaj.

Ekde Sumero ĝis James Webb, serĉantaj nian lokon en la kosmo

Ekde ĉiam ni estis fascinitaj de la steloj. Jam el Sumero niaj prauloj zorge rigardis la ĉielon provante kompreni ĝin. Tamen ni bezonis jarcentojn por progresi iom post iom en tiu serĉado de nia loko en la Universo. Ne estis facila tasko. En ĉi tiu prezento ni vojaĝos tra la tempo kaj paŭzos ĉe la momentoj kaj homoj, kiuj konstruis novajn modelojn de la Tero kaj de la Kosmo, kiuj, kvankam kontraŭis al nia tuja sperto, pelis nin al la steloj. Ni trairos la helenajn filozofojn kaj astronomojn, la burĝonado post la Renesanco kaj la impeta puŝo farita en la lastaj tempoj.

Karlos Peskera Alonso

Karlos Peskera Alonso

Karlos estas doktoro en Sociaj Sciencoj kies nuna esploro fokusiĝas pri aktualaj defioj de la junularo en Eŭropo. En sia scienca laboro, Karlos kombinas kvantajn kaj kvalitajn metodojn. TIu aliro celas ĝuste kompreni ekde la plej ĝeneralan al la plej personan perspektivojn, elementoj necesaj por alproksimiĝi al la temo de junulara identeco kaj ĝiaj sociaj konsekvencoj.

Aldone, Karlos laboras kiel subvencipetisto de TEJO, estante mastrumisto de projektoj kiel la muzikaloj de TEJO aŭ la serio de Esperanto senlime.

Konfliktaj identecoj en malkreskiganta mondo

En pluraj landoj aperis tendenco inter adoleskoj kaj junuloj, kiu montras, ke inoj kaj iĉoj malalproksimiĝas. Inoj iĝas pli progresemaj dum samaĝaj iĉoj subtenas masklismajn opiniojn pli ol la antaŭa generacio. Samtempe fekundindicoj malatiĝas sub la nivelo, ke populacio forte malkreskas en tiuj lokoj. Kiel tiuj du aferoj rilatas? Kiujn konsekvencojn ambaŭ aferoj povas kaŭzi al si mem kaj en la ĝenerala socio? Ĉu ili povas klarigi politikajn situaciojn? Kiuj solvoj estas proponataj?

Libor Mrkus

Libor Mrkus

Libor Mrkus estas programisto el Ĉeĥio. Li estas ankaŭ lektoro de komputiloj. Li tre interesiĝas pri Vikipedio kaj li lernas Esperanton kiel redaktoro de Esperanta Vikipedio. Nun li estas administranto de Esperanta Vikipedio kaj unu el la plej gravaj redaktoroj ĉefe danke al siaj propraj programitaj robotoj.

Plirapidigu laboron en tabeloj!

Multaj homoj uzas kalkultabelon por sia laboro. Oni povas uzi LibreOffice Calc en Esperanto. La prezentado montros kiel plirapidigi ĉiutagan laboron per multaj lertaĵoj.

Magdaléna Feifičová

Magdaléna Feifičová

Slovakino loĝanta en Žilina. Esperantistino ekde la jaro 1987a. Redaktintino de la kluba kaj tutslovakia bultenoj, estrino de la Slovakia Asocio de Fervojistoj Esperantistoj kaj organizintino de kelkaj internaciaj fervojistaj skisemajnoj kaj kongreso, instruantino de Esperanto, ILEI-estraranino dum unu balotperiodo. Nuntempe ŝi okupiĝas pri la bultenoj kaj libroj en la Arkivo de Slovakia Esperanta Federacio en Nová Dubnica.

Konatiĝu kun Žilina

Enkonduka prelego pri Žilina - la gastigurbo de la ĉi-jara KAEST.

Marek Blahuš

Kiel naskiĝis la ĉeĥa Vikipedio

La sepdeka naskiĝtago de ĝia fondinto Miroslav Malovec en decembro 2023 fariĝis okazo por skribi la plej malnovan historion de la ĉeĥa Vikipedio. Kun la subteno de la asocio Vikimedio Ĉeĥio estis kreita 42-paĝa ĉeĥlingva eldonaĵo, kiu provas dokumenti la cirkonstancojn de ĝia naskiĝo en la jaroj 2000–2004. Estas konate, ke gravan rolon en ĝi ludis esperantistoj, eĉ mem la konferenco KAEST. Akceptu mian inviton en tempon, kiam enciklopedioj ankoraŭ estis el papero, Interreton oni aliris nur dum kelkaj minutoj tage (aŭ en retkafejo) kaj dume nur grupeto da idealistoj revis sian revon pri estonta mondo, en kiu ĉiu homo havas liberan aliron al la tuta homa scio.

Marta Nowakowska-Desplantes

Artefarita intelekto en sciencaj artikoloj

Mi priskribos, kiel efike uzi ilojn de artefarita intelekto en verkado de sciencaj artikoloj. Mi montros bonajn kaj malbonajn ekzemploj de ties uzo.

Matthieu Desplantes

Matthieu estas unu el la organizantoj de KAEST. Franco loĝinta en Slovakio, loĝanta en Aŭstrio. Li estas komputilisto kaj interesiĝas pri lingvoj.

Vojaĝo al Japanio

Tuj antaŭ KAEST mi veturis al Japanio por preskaŭ monato. Mi rakontos pri tiu unika sperto.

Michael Vrazitulis

Michael Vrazitulis

Michael Vrazitulis estas doktoriĝanto pri psikolingvistiko ĉe Universitato de Potsdam, Germanio. Krome, li nuntempe estas prezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj estrarano de TEJO.

Komparmezura datumaro de germana frazkomprenado

La studo de frazkomprenado estas subbranĉo de psikolingvistiko. Ĝia celo estas malkovri kaj priskribi la mensajn procezojn, kiuj ebligas al homo konstrui la signifon de frazo dum ĝia legado aŭ aŭskultado vorton post vorto. En tiu ĉi prelego, estos prezentata grandskala eksperimento, kiu celas repliki plurajn teorie postulatajn efikojn sur daŭrojn de legado en germanaj frazoj. La malsamaj antaŭdiroj de diversaj modeloj de frazkomprenado estos diskutataj kaj kontrastataj kun la empiriaj rezultoj. Krome, la pli vasta utilo de datumaroj el grandskalaj eksperimentoj kiel komparmezurilo por konkurantaj matematikaj modeloj de mensaj procezoj estos substrekita.

Michal Matúšov / KuboF Hromoslav

Michal Matúšov / KuboF Hromoslav

Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) devenas de Slovakio. Li servis en diversaj gvidaj roloj en la Esperanta kaj Vikimedia movadoj, plej notinde kiel fondinto kaj Prezidanto de Vikimedio EO. En 2023 li eniris la Estraron de TEJO kiel Ĝenerala Sekretario kaj en 2024 kiel Prezidanto. En la TEJO-Estraro li, krom aliaj aferoj, respondecas pri Strategio, Aktivula trejnado kaj Projektoj.org. Krom tio li amatore okupiĝas pri disvolviĝa psiĥologio kaj integra teorio, kaj ĝenerale subtenas ekstreman daŭropovecon de vivo de Tera tipo, plilongigadon de sana homa vivo, kaj liberan kulturon.

Projektoj.org – plibonigu (projektan) mastrumadon de via organizo

Ĉu ankaŭ al vi jam okazis, ke fine de la jaro vi ne certis, kion ĉion vi plenumis de via jara plano? Aŭ ĉu volis inkludi novulon al organizado de evento, sed tiu tute ne havis superrigardon? Plibonigante projektan mastrumadon vi ne nur evitos tion ĉi, sed ankaŭ plifaciligos komencon de nova projekto, havos superrigardon de ĉiuj ideoj kaj ŝparos vian energion por pli plaĉaj aferoj. Venu al tiu ĉi praktika trejnado, kie vi lernos, kiel pli bone mastrumi projektojn kaj kutiman agadon de via organizo per Projektoj.org, nova projekta mastrumejo de TEJO. Vi lernos / rememoros bazetojn de projekta mastrumado kaj profundiĝos al mastrumado per Projektoj.org. Kunportu komputilon, aŭ almenaŭ saĝan telefonon / platkomputilon!

Projektoj.org – plibonigu (projektan) mastrumadon de via organizo - daŭrigo

Ĉu ankaŭ al vi jam okazis, ke fine de la jaro vi ne certis, kion ĉion vi plenumis de via jara plano? Aŭ ĉu volis inkludi novulon al organizado de evento, sed tiu tute ne havis superrigardon? Plibonigante projektan mastrumadon vi ne nur evitos tion ĉi, sed ankaŭ plifaciligos komencon de nova projekto, havos superrigardon de ĉiuj ideoj kaj ŝparos vian energion por pli plaĉaj aferoj. Venu al tiu ĉi praktika trejnado, kie vi lernos, kiel pli bone mastrumi projektojn kaj kutiman agadon de via organizo per Projektoj.org, nova projekta mastrumejo de TEJO. Vi lernos / rememoros bazetojn de projekta mastrumado kaj profundiĝos al mastrumado per Projektoj.org. Kunportu komputilon, aŭ almenaŭ saĝan telefonon / platkomputilon!

Miroslav Malovec

Miroslav Malovec

Miroslav Malovec (1953), ĉeĥa esperantisto el Brno, kie li laboras kiel vendisto de elektronikaj elementoj.

Esperanton li unuafoje renkontis en 1968 per aĉeto de poŝvortaro de Rudolf Hromada. Membro de ĈEA ekde 1972. Ekde 1991 redaktoro de Starto. Komitatano de ĈEA kaj KE Brno. Multe ciferecigas esperantlingvan literaturon, preparis kelkajn librojn por preso, iomete tradukas.

Kunlaboris kun Zdeněk Hršel kaj Karel Kraft pri novaj poŝvortaroj Esperanta-ĉeĥa (1995) kaj Ĉeĥa-esperanta (1998), mem kreis Grandan esperantan-ĉeĥan vortaron (2017), Grandan ĉeĥan-esperantan vortaron (2022) kaj Esperantan-ĉeĥan kaj ĉeĥan- esperantan poŝvortaron (2024).

Kiel oni faras vortaron

Por apliki Esperanton en scienco kaj tekniko kaj ankaŭ en ĝenerala vivo necesas prepari vortarojn en multaj lingvoj - malgrandajn por komencantoj, por ke ili lernu la lingvon, kaj grandajn, kiuj servu kiel konsultejo, ĉar neniu povas nek bezonas scii la tutan lingvon parkere. Sed verkistoj kaj fakuloj bezonas helpilojn, en kiuj ili trovos, kion ili ne scias, sed bezonas en konkreta situacio. Ankaŭ fakajn vortarojn kaj terminarojn ne sufiĉas eldoni nur dulingve, sed necesas ilin tradukigi en aliajn lingvojn, ekz. en tiujn de EU, alie la vortaro restos en libroŝranko kiel kuriozaĵo. Inteligentaj tradukiloj povas helpi al turistoj, sed kiu volas verki librojn, beletrajn aŭ fakajn, bezonas scii la lingvon bonege kaj havi ĉemane bonkvaltajn vortarojn. Leksikografio estas fako de lingvistiko, kiu okupĝas ĝuste pri kreado de vortaroj. Ĝi estas temo de mia prelego.

Petro Chrdle

Petro Chrdle

Doktoriĝis en la fako de elektroniko kaj agis en aplikata scienco ene de Fervoja esplorinstituto Prago, krome li instruis kiel gasta docento en Teknika universitato Prago kaj praga filio de Trafika Universitato Žilina (SK). En 1991 li fondis Kongresan kaj klerigan agentejon KAVA-PECH kaj samnoman eldonejon. El eldonitaj 260 libroj pli ol triono estas en Esperanto. Danke al tiuj lia eta eldonejo estas enskribita en la ĉeĥa libro de rekordoj kiel tiu eksportanta propre eldonitajn librojn al plej multe da ŝtatoj.

Kiel esperantisto li aktivis ene de ĈEA, UEA, AIS kaj IFEF, momente li estas UEA-ĉefdelegito por Ĉeĥio. Krome li ankaŭ verkis kelkajn librojn kaj en la ĉeĥa, kaj en Esperanto kaj tradukis al kaj el Esperanto.

Kiel efike informi pri Esperanto

Sur konkretaj ekzemploj estos menciataj diversaj manieroj de informado pri Esperanto kun analizo de ilia efiko aŭ eĉ la malo, kiel strebante trude konvinki iun ke Esperanto estas utilega, oni ĝin ridigas kaj el la aŭskultanto oni anstataŭ produkti amikon de Esperanto oni „sukcesos“ la malon. Klare ke temas pri subjektiva opinio de la gvidanto de la seminario (ne nur prelego) surbaze de liaj spertoj. Tial tre gravos la diskuto kaj komparo kun spertoj de aliaj esperantistoj.

Petro Chrdle kiel aŭtoro kaj tradukanto

Petro Chrdle, pli konata en Esperantujo kiel organizanto de eventoj kaj eldonisto de Esperanto-literaturo (ambaŭ agadoj jam estas ne plu aktuala historio) nun prezentiĝos kiel aŭtoro kaj tradukinto rilate al Esperanto: En Esperanto li fokusiĝos precipe al la plej nova verko Mia vivo kun Esperanto, resumanta ankaŭ pli supre menciitajn agadojn, sed li prezentos ankaŭ pli fruajn verkojn Ĉinio, Koreio, Japanio, landoj similaj sed diferencaj, Sen laco por paco, Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj kaj la lernolibron Esperanto de A ĝis Z (kune kun Stanjo Chrdlová). Sed li mencios ankaŭ siajn spertojn el la tradukado, nome esperantigo de la infanlibro Tri knaboj, Krepuskulino kaj Terurul kaj ĉeĥigo de Esperanto-originaloj Fundamento de Esperanto de L. L. Zamenhof kun klarigoj kaj aldonaĵoj kaj De vilaĝo al ĉefurbo de Koffi Gbeglo.

Richard Hable

Mi okupiĝas pri la programado de komputiloj ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. Post studado de informadiko mi profesie laboras kiel programisto. Mi speciale interesiĝas pri programlingvoj, kaj eĉ kreis propran funkcieman programlingvon. Lastatempe mi ankaŭ multe okupiĝis pri la historo de komputiko.

La laboro de Niklaus Wirth en retrospektivo

La 1-an de januaro 2024 mortis la svisa profesoro pri komputiko, kaj ricevinto de la Premio de Turing, Niklaus Wirth, en sia 90-a vivojaro. Li famiĝis ĉefe pro la kreado de la programlingvo Pascal, sed liaj kontribuoj al la komputiko estis ampleksaj. Li faris fundamentajn esplorojn pri algoritmoj kaj datumstrukturoj, pri programado per popaŝa rafinado, kaj pri principoj de la tradukado de programlingvoj. Sed ĉefe li dezajnis kaj kreis konkretajn sistemojn: aparataron de propra procesoro ĝis plena laborstacio, programlingvojn de maŝina ĝis objektema nivelo, operaciumojn kun novecaj konceptoj, kaj aplikajn programojn kun unika uzantinterfaco. En tio li havis la kapablon, redukti kompleksajn faktojn al la esenco, kaj klarigi ĉion en facile komprenebla maniero. Tiu ĉi prelego donas retrospektivon pri la laboro de Niklaus Wirth baze de historiaj eventoj, sciencaj kontribuoj, teknikaj artefaktoj – kaj ankaŭ personaj spertoj.

Stela Besenyei-Merger

Stela Besenyei-Merger

Stela Besenyei-Merger estas la sekretario de la Interkultura Novelo-Konkurso kaj laboras por la aktiva diskonigado kaj uzado de literaturo en Esperanto. Trejnita kiel sociscientisto (AUC) kaj artedukisto (ArtEZ), ŝi tre bone komprenas la brilan efikon de verkado kaj legado de originala literaturo por lingvolernado, profundigo de lingvokono kaj por la ĝenerala plibonigo de la ĉiutaga vivo.

“Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo Sapiens” - kiel novelo-konkurso montras kion la ĝenerala publiko pensas pri AI

Pro la kreskanta interesiĝo kaj apero de artefarita intelekto en la mondo, eĉ literaturkonkurso devas adaptiĝi. La Interkultura Novelo-Konkurso ne hazarde elektis la aparte defian temon por sia kvara eldono: “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens”. En la prelego vi ankaŭ povos aŭdi pri kiel la konkursantoj traktis la temon kaj kiutipan lenson donas literaturo por kompreni kiel la publiko komprenas la eventualajn ŝanĝojn kiujn tiuj teknologioj alportos al niaj vivoj. INK ankaŭ akceptas verkojn, kiuj estis helpitaj de AI kaj ni mem uzas kelkajn AI-ilojn por okazigi la konkurson. Ni rakontos kion kaj kial. Se vi akceptos eventuale malgrandan verktaskon, ne timu, vi malkovros ion pri via rilato al AI!

Szilvási László

László Szilvási, LS, hungaro, radio-inĝeniero pri aviadiloj kaj dipl. ekonomikisto (specialiĝo pri merkatiko). Li estis aktiva en multaj sferoj de la E-movado, fondis kaj gvidis plurajn E-organizojn, junularajn kaj plenkreskajn - kaj ankaŭ propran E-firmaon "Lingvo-Studio, LS". Krom diversaj Esperantaj sonmaterialoj li eldonis dum 10 jaroj la "plej oftan" E-gazeton Eventoj, gvidis E-Lernejon kun plurmil kursanoj, establis la Scienc-Teknikan E-Bibliotekon STEB, kaj funkciigis /-as plurajn Esperantajn servojn. Liaj nunaj ŝatataj ago-terenoj estas merkatiko, kaj faka aplikado de Esperanto en scienc-teknika sfero. La retejo de kelkaj liaj servoj: www.eventoj.hu

Komputilo kiel softvara ricevilo de specialaj radiosignaloj

Kiel aŭskulti hejme, per via komputilo signalojn de satelitoj, aŭ elsendojn en frekvenco-zonoj, ne haveblaj en komercaj radioaparatoj? Per komputila softvaro eblas ne nur anstataŭigi elektronikajn radioteknikajn muntopecojn, sed oni povas utiligi novan teknologion por modulado, ĉifrado kaj aliaj aferoj. La teknologio estas nomata SDR, t.e. "softvare determinita radio". Post spektro-analizado de la binara radiosignalo oni povas plusendi la tutan ricevitan signalaron al interreto. Tiu teknologio nomiĝas "websdr" kaj dise en la mondo funkcias plurdeko de tiaj serviloj. Interesiĝantoj povas kapti signalojn de tiuj websdr-serviloj hejme, per simpla komputila retumilo! - Tio signifas, ke oni povas ĉasi kaj kapti ne nur la plej diversajn signalojn de brodkastaj, maraj, policaj, aviadilaj kaj similaj radiaj elsendoj, sed ankaŭ signalojn de specialaj serviloj, kiel diversaj satelitoj, astronomiaj fenomenoj kaj aliaj. - La teknologion uzas ankaŭ civilaj kaj armeaj spionservoj... Post la prelego mi planas prezenti ĝian funkciadon ankaŭ en viva prezento.