Kotizoj
Aliĝkotizoj
Aliĝdato | A-landano | B-landano |
---|---|---|
Ĝis la 30-a de junio 2024 | 55 € | 40 € |
Ĝis la 13-a de septembro 2024 | 60 € | 50 € |
Ĝis la 17-a de oktobro 2024 | 75 € | 60 € |
Ekde la 18-a de oktobro 2024 | 90 € | 70 € |
Klarigoj:
A/B-kategorioj – laŭ landaj kategorioj de UEA:
- A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.
- B: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.
Rimarko 1:
Rabato por personoj, kiuj aĝas malpli ol 26 jarojn: 15 €
Rabato por emeritoj (homoj pli aĝaj ol 62 jaroj): 10 €
Rabato por individuaj membroj de UEA por la jaro 2024: 20 € (indiku vian UEA-kodon en la aliĝilo)
La rabatoj ne sumiĝas.
Rimarko 2: Se vi kontribuos al la programo de la aranĝo per prelego, eblos ricevi rabaton por la aliĝkotizo, depende de la kontribuo. Bonvolu plenigi la programproponilon kaj ni sekve kontaktos vin pri tio.
Manĝokotizoj
Unuopa prezo | Por la tuta aranĝo | |
---|---|---|
Matenmanĝo | 7 € | 21 € |
Tagmanĝo | 9 € | 27 € |
Vespermanĝo | 9 € | 27 € |
Sume | 75 € |
Rimarko: Manĝoj komenciĝos per vespermanĝo la 7-an kaj finiĝos per tagmanĝo la 10-an de novembro. En la aliĝilo vi povas libere elekti unuopajn manĝojn.
Loĝkotizoj
Eblas mendi loĝadon nur por minimume du noktoj. La prezoj por loĝado en dupersona ĉambro estas por persono, ne por ĉambro.
Prezo por nokto por persono | Urba imposto | |
---|---|---|
Unupersona ĉambro | 54 € | 2 € |
Dupersona ĉambro | 27 € | 2 € |
Ekskurso
La ekskurso estas aparte pagenda.
Duontaga al:
- Kastelo Budatín en Žilina (15 €).
Aldonaj senpagaj servoj
Dum KAEST vi havos eblon uzi plurajn servojn tute senpage. Dum la tuta aranĝo estos je via dispono interalie:
- sendrata ret-konekto,
- kafo- kaj teo-bufedo dum kafopaŭzoj,
- parkado antaŭ la hotelo (se vi venos aŭte).
Malaliĝoj
- Ĝis la 23-a de septembro: estos repagita la plena pagita sumo minus 40 €.
- Ekde la 24-a de septembro ĝis 23-a de oktobro: estos repagita 50% de la pagita sumo (aŭ plena sumo minus 40 € se ĝi estas malpli ol 80 €).
- Ekde la 24-a de oktobro: sen repago.
Por nuligi vian aliĝon, bonvolu skribi al kaest@ikso.net.
Transdono de aliĝo
Se vi ne povas partopreni en la evento, vi rajtas transdoni vian aliĝon al alia persono ĝis plej malfrue la 31-a de oktobro. Bv. atenti, ke transdoniĝas la kompleta aliĝo, inkluzive de loĝado kaj manĝoj, se ili estis menditaj. Por transdoni la aliĝon, bonvolu skribi al kaest@ikso.net.