Fonduso
Danke al subteno de ESF (Esperantic Studies Foundation) ni povis krei “KAEST-fonduson” por junaj sciencemuloj.
Se vi volas aktive partopreni KAEST 2024, sed financoj bremsas vin, aliĝu por KAEST-fonduso! La fonduso kovros vian programkotizon kaj loĝadkotizon (en 2-persona ĉambro).
Reguloj
- La kandidato sendu koncizan motivleteron kaj programproponon ĝis la 30-a de septembro 2024, 12:00 (laŭ slovaka tempozono) al kaest@ikso.net kun la titolo “Subvencipeto por KAEST 2024”.
-
La kandidato:
- prezentu dum KAEST 2024 prelego(j)n aŭ gvidu trejnadon, aŭ distran programero(j)n;
- helpu surloke en la organizado de evento (2-3 horojn tage), laŭ interkonsento.
- La kandidato estu malpli ol 30-jaraĝa (naskiĝinta post 07.11.1994).
- La kandidato partoprenu plentempe KAEST 2024 (de ĵaŭdo ĝis dimanĉo).
- Kandidatiĝi povas ankaŭ personoj, kiuj jam aliĝis al KAEST 2024, se ili plenumas la regulojn.
- Prioritaton havas nepagipovaj partoprenantoj.