Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2020
1-4 de oktobro 2020

Pri KAEST

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Inter 1978 kaj 1989 organizis ilin la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj, tiam sub la mallongigoj AEST aŭ SAEST (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Post paŭzo ekde 1998 daŭrigis la organizadon Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun la agentejo KAVA-PECH. Ekde 2010 transprenis la organizadon E@I.

More information in EnglishViac informácií v slovenčineVíce informací v češtině

Donacu per Liberapay

La aranĝo okazis en la lastaj jaroj ĝi okazis ĉeeste en la urbeto Modra en okcidenta Slovakio, sed en 2020 ĝi unuafoje estos virtuala evento.

La ĉeftemo de KAEST 2020 estas: “Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon”.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

Detala programo aperos pli poste (dependos de viaj preleg-kontribuoj).

E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2020. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.

AMO-seminario dum Reta KAEST 2020

Krom la ordinara KAEST-programo okazos ĉi-jare ankaŭ AMO-seminario! Ĉeftemo: “Konkretigo de daŭripovo”.

Ĉu vi spertas pri “praktika daŭripoveco”? Ĉu vi emus prelegi/prezenti pri la ĉefa temo? Tiukaze menciu tion en la konkreta kampo de la KAEST-aliĝilo. Ni antaŭĝojas viajn sinproponojn!

Ĉu vi interesiĝas pri partopreno? Simple aliĝu al Reta KAEST 2020 – la AMO-programo estos senpage samloke havebla por ĉiuj KAEST-aliĝintoj (ne necesas iu plia registriĝo). Ĝi daŭros po 3 horoj, ĵaŭde kaj vendrede.