Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2020
1-4 de oktobro 2020

Aliĝilo

Per ĉi tiu aliĝilo vi povas aliĝi al la Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2020, kiu okazos kiel virtuala evento de la 1-a ĝis 4-a de oktobro 2020.

212 personoj el 45 landoj jam aliĝis al la Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2020.

La kampoj markitaj per ruĝa steleto (*) estas devigaj.

La aliĝilo aŭtomate kalkulas vian kotizon. Ĉiuj prezoj estas en eŭroj.

Se vi havas problemon aŭ demandon pri la aliĝilo, bonvolu skribi al kaest@ikso.net.

Verŝajne iu(j) kampo(j) estis malĝuste plenigita(j). Bonvolu rekontroli la datumojn, kiujn vi entajpis.

Personaj datumoj
Prelegokolekto
Aliaj informoj
Kondiĉoj
Kotizo

Ĉiuj prezoj estas en eŭroj.

Ĉiuj, kiuj donacos minimume 30 €, fariĝas oficialaj “Subtenantoj” de KAEST 2020 kaj ricevos la prelegokolekton senpage, kaj iliaj nomoj aperos (se ili konsentos kun tio) en la platformo, per kiu estos la aranĝo realigita.

Pago

Por pli da informoj pri pagmanieroj, vidu la paĝon Pagmanieroj.

Pagdatumoj
Pagformularo provizita de Stripe. Kartdatumoj ne estas iel ajn konservataj de nia sistemo, nek videblas al ni.

Por plifaciligi la laboron de la organizantoj, bonvolu pagi ene de 5 tagoj.

  1. Se vi havas bankokonton en eŭroj, pagu per ĝiro al la konto de E@I en Slovakio:

    Nomo de konto: EAI
    IBAN: SK7552000000000008887398
    BIC/SWIFT: OTPVSKBX

    Adreso de la banko:

    OTP Banka Slovensko, a.s.
    Februárová 152/1
    SK-958 01 Partizánske
    Slovakio

  2. Se via bankokonto ne estas en eŭroj, ni rekomendas uzadon de TransferWise por eviti altajn krompagojn.

Rimarko: Ĉe sendado de mono en la kampo “Mesaĝo por ricevonto” bonvolu skribi “KAEST 2020” kaj vian nomon.

Se vi ne povas pagi per bankĝiro, vi povas pagi per PayPal al financoj@ikso.net. Rimarko: Kiam vi pagas per PayPal por varo aŭ servo, ĝi deprenas krompagon (kutime ĉirkaŭ 5 %). Bonvolu aranĝi, ke la ĝir-kotizon pagos vi kiel sendanto (alikaze ni petos de vi la sumon deprenitan de la sendita mono).

Rimarko: Ĉe sendado de mono en la kampo “Mesaĝo por ricevonto” bonvolu skribi “KAEST 2020” kaj vian nomon.

Se vi konas la UEA-sistemon de transpagoj, vi povas pagi al la konto de E@I ecxi-v. Bonvolu sendi la ĝir-mesaĝon (krom al la Centra Oficejo de UEA) kopie ankaŭ al ni (al la adreso kaest@ikso.net). Atentu, ke pagado per tiu sistemo kutime daŭras semajnojn, pro tio prefere uzu pagon per banko, kreditkarto aŭ PayPal, ĉar tiuj pagmanieroj estas pli rapidaj (kreditkarto eĉ tuja).