Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2020
1-4 de oktobro 2020

Pagmanieroj

Vi povas pagi por la aranĝo per iu el la jenaj manieroj. Se eblas, ni preferas ĝiron al bankokonto.

  1. Se vi havas bankokonton en eŭroj, pagu per ĝiro al la konto de E@I en Slovakio:

    Nomo de konto: EAI
    IBAN: SK7552000000000008887398
    BIC/SWIFT: OTPVSKBX

    Adreso de la banko:

    OTP Banka Slovensko, a.s.
    Februárová 152/1
    SK-958 01 Partizánske
    Slovakio

  2. Se via bankokonto ne estas en eŭroj, ni rekomendas uzadon de TransferWise por eviti altajn krompagojn.
  3. Eblas (antaŭ)pagi rekte per bankokarto en la aliĝilo. La pagformularo estas provizata per Stripe. La datumojn de via karto ni nek konservas, nek povas vidi.
  4. Se vi ne povas pagi per bankĝiro, vi povas pagi per PayPal al financoj@ikso.net. Rimarko: Kiam vi pagas per PayPal por varo aŭ servo, ĝi deprenas krompagon (kutime ĉirkaŭ 5 %).
  5. Se vi konas la UEA-sistemon de transpagoj, vi povas pagi al la konto de E@I ecxi-v. Bonvolu sendi la ĝir-mesaĝon (krom al la Centra Oficejo de UEA) kopie ankaŭ al ni (al la adreso kaest@ikso.net). Atentu, ke pagado per tiu sistemo ofte daŭras semajnojn aŭ monatojn.

Rimarko 1: Ĉe la pagoj de eksterlando al banko-konto bonvolu aranĝi, ke la ĝir-kotizon pagos vi kiel sendanto (alikaze ni petos de vi la sumon deprenitan de la sendita mono).

Rimarko 2: Ĉe sendado de mono en la kampo “Mesaĝo por ricevonto” bonvolu skribi “KAEST 2020” kaj vian nomon.