Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2020
1-4 de oktobro 2020

Prelegoj

Ĉeftemaj prelegoj

Allan Argolo

Allan Argolo, sanitara inĝeniero el Brazilo, magistriĝanta pri kontrolo de poluado. En Esperantujo, estrarano de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) kaj de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO).

Teknikoj por atingo de CDE 6: pura akvo kaj higieno por ĉiuj

La 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) konsistigas la tagordon de UN por tutmonda kaj komuna evoluiga programo en sociaj, infrastrukturaj kaj mediprotektaj kampoj dum la periodo 2015–2030. En ĉi tiu prelego mi pritraktos la 6-an celon, nome “garantii al ĉiuj homoj haveblon kaj daŭripovan mastrumadon de akvo kaj sanitaraj sistemoj”, kaj prezentos kelkajn teknikojn kiel rimedojn kaj por atingo de la subceloj kaj por kontrolado de la respektivaj indikiloj.

Peter Baláž

Peter Baláž estas slovaka esperantisto kaj eldonisto loĝanta en Partizánske, kunordiganto de la edukprojekta asocio E@I (ekde 2005) kaj ĉeforganizanto de KAEST ekde la jaro 2010. Prezidanto de SKEF (de 2016). Li estis estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2005) kaj kunfondinto de Wikimedia Slovenská republika (2012) kaj diversforme aktivis en la estraroj de Slovakia Esperanta Junularo kaj Slovakia Esperanta Federacio. Pasia pri meditado, esploro de homa konscio, kuirado, metala muziko, scienc-fikciaj filmoj kaj libera edukado.

15 jaroj de E@I – adoleska organizo kun plenkreskaj atingoj

E@I estas iaspeca fenomeno ene de Esperantujo – parte pro malsama funkciado, kompare kun aliaj Esperanto-organizoj, parte pro la abunda agado, farita dum ties ankoraŭ mallonga ekzisto, dum la lastaj 15 jaroj. La agadon eblas dividi al 3 kampoj: kreado de (ĉefe edukaj) multlingvaj retejoj, organizado de internaciaj edukaj eventoj kaj bunta eldona agado. Eĉ se ne ĉiuj projektoj de E@I estas pri Esperanto aŭ en Esperanto, tamen Esperanto ja ludas neanstataŭigeblan parton ene de la organizo. Ĝi estis ĉe ĝia plena komenco kaj ĝi daŭre akompanas la organizon ĉiupaŝe, ĉar ĝi estas sola komuna laborlingvo de la organizo.

Kion ĉion la organizo sukcesis fari dum sia mallonga, nur 15-jara, tamen ege fruktodona historio? Kaj kia estonto atendas la organizon dum sekvaj 15 (aŭ 150?) jaroj? Pri tio kaj io plia rakontos dum ĉi tiu prelego rekte la kunordiganto de E@I, Peter Baláž (Petro).

Alondra Berber

Meksika psikologiisto kaj verkisto. Mi amas la homajn rajtojn kaj la kulturon de mensa sano. Mi servis pli ol 800 homojn kiel intervenisto en krizo. Mi laboris en la Ayotzinapa-kazo, en naturaj katastrofoj kaj mi estas aktivulo kontraŭ seksa perforto. Nuntempe mi laboras en mia propra programo de infanpovigo.

Poviga edukado pere de interreto por la meksikaj knabinoj en la kronvirusa tempo

Prelego pri socia laboro kun meksikaj infanoj. El Akapulko, ĉi tiu programo instruas al la infanoj iliajn homajn rajtojn. Ili faras projektojn kaj edukajn filmetojn, lernante kaj parolante pri paco, arto kaj aliaj temoj. La programo de infanpovigo estas loko por libereco, kie infanoj povas ludi kaj ŝanĝi la mondon, projekton post projekto. Niaj lernejanoj kreas kampanjojn, artajn ekspoziciojn, filmojn kaj gajajn filmetojn pri tre interesaj temoj de belarto kaj homaro.

Pierre Grollemund

Pierre Grollemund, esperantisto de 1976, eks-tegmentisto. Nune, sekretario de TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj) redaktoro de ties revuo Konstruado.

Kiel rekonstrui brulintajn katedralojn

La incendio de la katedralo Nia Damo de Parizo en 2019 dolore frapis multajn amantojn de Parizo en la mondo. Tuj poste leviĝis demando: se la decido restaŭri estas certa, kiel kaj kiam tio efektiviĝos? La ĉefa problemo estas elekti tipon de ĉarpento. Ĉu ligna, ĉu metala (kiel en Vieno), ĉu el betono (kiel en Reims)? Post la unua mondmilito, en la nordo de Francio, pluraj monumentoj estis restaŭritaj per betono, sed laŭ malsimilaj metodoj. Tiaj spertoj povas utili en restaŭrado de monumentoj, ne nur eŭropaj; ni pensu ekzemple pri la Nacia Muzeo de Rio de Ĵanejro, bedaŭrinde brulinta en 2018.

La prelego estas sekvo de esploroj de la asocio TAKE (konstruistoj), kiu partoprenis la Movadan Foiron ene de la Virtuala Kongreso.

Zlatko Hinšt

D-ro (dr. sc.) Zlatko Hinšt, Asociita docento (preleganto-kunlaboranto) de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en San-Marino, kun pluraj prelegoj, ekonomikisto, sociologo, el Zagrebo (Kroatio), membro de IFEF kaj TAKE, kunlaboranto de IKEF (Internacia Komerca-Ekonomia Federacio) kaj STEB-Scienca Teknika Esperanto-Biblioteko. Ĉefkomitatano de IFEF kaj preleganto en ĝiaj fakaj programoj, kun multe da aperigitaj artikoloj ktp. En Kroatio estas membro Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA) kies komitatano li estas en IFEF, membro de Kroata Esperanto-Ligo (KEL) kaj individua membro de UEA.

Miaj esploroj pri energia efikeco de transporto en Kroatio kaj pri fervoja transporta efikeco en Eŭropo

Prelego pri temo rilatanta al energia efikeco en tuta transporto de Kroatio kaj en certaj eŭropaj fervojoj kaj instruoj (resumitaj trarigardoj) de resumoj en ĝenerala transporta efikeco en Kroatio kaj speciale por selektitaj eŭropaj fervojoj (efikecoj kiel indikiloj surbaze konsumado de energiaj fontoj, kiel fueloj kaj elektra energio en ekvivalento de nafto pro komparableco por ĉiuj specoj de konsumado laŭ unuoj de transportaj efikoj (laboroj) por koncernaj trafikaj branĉoj (ŝosea, fervoja, mara, rivera, aera, naftodukto) kaj speco de transporto (pasaĝera, vara, entute)). Precipe grava estas metodologio de kalkuloj de grandecoj, indikiloj, fontoj de statistikaj datumoj kaj publikaĵoj, kiuj estas bazo por fari instruojn al ekinteresiĝantaj por rezultoj de tial espoloroj aŭ por fari proprajn.

Dum la 73-a kongreso de IFEF en Liberec (Ĉeĥio), la 7-14-an de majo 2011, mi prelegis pri la temo “Transporta energia efikeco en Kroatio kun speciala rerigardo al certaj fervojoj”. La unua parto de la prelego rilatas al konsumado de energio en transporto en Kroatio kaj poste estis aperigita sub titolo “Transporta energia efikeco en Kroatio” en faka revuo (jarkolekto de laboraĵoj) de TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj) Jarkolekto de TAKE 2011 (p. 16–27). La dua parto de la prelego estis aperigita en subtitolo “Energia efikeco de certaj eŭropaj fervojoj” en la faka revuo de IFEF – Fervojfakaj kajeroj (FFK) (p. 11-19).

Paulína Kožuchová kaj Tim Morley

Paulína estas instruisto kaj nuntempe loĝas en Bratislavo. Ŝi aktivis en la slovaka sekcio de Extinction Rebellion. Ŝi magistriĝis pri genraj studoj kaj pluraneco kaj fake ŝi interesiĝas pri feminisma vivmedia filozofio kaj pri genraj flankoj de la klimata krizo.

Tim Morley diplomiĝis pri fiziko kaj pri komputika lingvistiko, kaj nun instruas lingvojn. En 2019 li engaĝiĝis en la organizo Extinction Rebellion, kiu organizas amasan civilan malobeadon por instigi la registaron al radikala ago pri la klimata krizo.

Survoje al formorto

La klimata kaj ekologia krizoj nun estas urĝaj kaj ni bezonas rapidajn, fundamentajn ŝanĝojn en nia socio se ni volas eviti la plej katastrofajn konsekvencojn. Radikalaj bezonoj neprigas radikalajn metodojn. Venu kaj malkovru la organizon Extinction Rebellion, kiu klopodas instigi reagon ĉe niaj registaroj por realigi tiujn ŝanĝojn.

Ahmad Reza Mamduhi

Ahmad Reza Mamduhi (Irano) profesie estas arkitekto kaj fasonisto de urboj ĉefe daŭripovaj. Esperantuje li estas UEA-ĉefdelegito kaj eksprezidento de IrEA.

Transhumanismo: vivi pli longe kaj pli bone

Transhumanismo estas internacia movado por plialtigi la intelektan kaj korpan staton de la homoj pere de scienco. Ĝi celas malpliigi malsanojn kaj suferojn, kaj plilongigi la homan vivon. Ĝi subtenas la aplikon de gentekniko, kiun ĝi rigardas unuavice kiel ŝancon por la homaro, tamen okupiĝante ankaŭ pri ĝiaj riskoj.

Verdaj normoj por konstrui daŭripove

Dum longega tempo preskaŭ ĉiuj konstruadaj normoj kaj regularoj estis por krei konstruaĵojn, kiuj estu starivaj kaj respondivaj al la bezonoj de ties enloĝantoj, sed dum la lastaj jardekoj ekestis “verdaj” aŭ “daŭripovaj” normoj kaj regularoj, kies celoj estas multecaj: malplej granda ekologia spuro, optimumaj utiligoj de akvo kaj energio, pli sana vivado de la loĝantoj…

Vito Markovo

Vito Markovo, naskiĝinta en 1987, el Anĝevo (300 km sudokcidente de Parizo). Profesie movoflegisto (fizikoterapiisto) en universitata hospitalo, denaska Esperanto-aŭdanto, aktiva Esperantisto de 1998, veganiĝis en 2012 post konsciiĝo, ke ne ekzistas morala pravigo daŭrigi speciisman konduton, aktiva en SAT ekde 2007, nun precipe en Vegetara Sekcio kaj Eldona Fako Kooperativa, bestrajta aktivulo loke, kunorganizinto de ReVe (Renkontiĝo Vegana) en 2018 kaj de Esperanta reta evento okaze de Monda Tago por Fino de Speciismo 2020.

Ekologiaj aspektoj de veganismo

Daŭripova evoluo ne eblas en la kadro de karnisma dieto. Preter la zorgo al nehomaj animaloj, veganismo prezentas multajn avantaĝojn por progresigo de ekologiisma organizo de la socio. Se nur paroli pri dietiko, jam vegetaĵismo estas potenca levilo al transiro de detrua sistemo al planedoflega.

Michal Matúšov (KuboF)

Michal Matúšov devenas de Slovakio. Li partoprenas organizatajn Esperantan kaj Vikimedian movadojn (ekz. kunfondis la organizojn “Vikimedio Slovakio” kaj “Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio Esperanto”). Pere de ilia kombino li strebas disvastigi liberan edukadon tra la mondo, celante al socia transformiĝo. Ĝenerale li helpas al projektoj, kiuj celas daŭripovan evoluadon de tuta estularo.

Libera edukado kiel katalizilo de daŭripoveco

Kvankam edukado mem estas 1 el 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de UN, ĝi havas specialan lokon – ĝi subtenas aliajn celojn kaj katalizas socian ŝanĝon direkte al daŭripoveco. Edukado intencas kreskigi tion plej bonan kaj noblan en homoj, kaj tiaj kapablaj kaj psike maturaj homoj pli facile faras ŝanĝojn de tia amplekso, kia estas bezonata. En la prelego mi prezentos vidpunkton pri estontec-kreanta rolo de edukado uzante vidpunktojn de la teorio de sistemoj kaj disvolviĝa psiĥologio.

Marta Nowakowska

Mi estas doktoro de bestomedicino, kiu nuntempe doktoriĝas pri molekula medicino en Graz (Aŭstrio). Mia projekto temas pri esplorado de nova metodo de neŭrostimulado. En mia laboro mi utilizgs plurajn tipojn de lummikroskopoj envitre kaj envive.

Preter la limo de super-distingivo – kiel la progreso en moderna mikroskopado antaŭenigas sciencon

Mikroskopio ekde sia komenco estas grava parto de scienco, ĉefe en biologio. Ĝi videbligas detalojn de morfologio kaj funkcio de histoj kaj ĉeloj, tamen la plej etajn nuancojn daŭre restas malantaŭ fizikaj limoj kreitaj per la onda naturo de lumo. En tiu ĉi prelego mi prezentos modernajn metodojn, kiuj ebligas rigardi pli profunde en detalojn de biologiaj procezoj.

Carlos Pesquera Alonso

Doktoriĝa studento pri neknekuloj en UCAM kaj socia esploristo en Sistema Turismo. Karlos’ esploras kaj pri neknekuloj kaj pri la Esperanta komunumo dum samtempe disvastigas sciencon per la jutuba kanalo de Scivolemo. La esploro de Karlos’ kombinas kvalitajn kaj kvantajn metodologiojn dum ili tuŝas diversajn sociajn vidpunktojn.

Neknekuloj en Sudeŭropo. Daŭripova politiko por malaltigi la elcenton de nek laborantaj nek lernantaj junuloj en Hispanio, Italio, Grekio kaj Kipro

La problemo de la junuloj nek lernantaj nek laborantaj (neknekuloj) estas afero jam starigita en Eŭropo. Por solvi ĝin, registaroj kaj institucioj efektivigas publikajn politikojn precipe kiuj celas trafi neknekulojn. Tamen la neknekuloj ne apartenas al homogena grupo. Kelkaj subgrupoj junularaj, riskas iĝi neknekuloj pli ol aliaj. Kun la fokuso je tiuj kun pli alta risko, ni videbligas la specialan riskon de virinoj, migrantoj kaj maljunaj junuloj. Kiel por la koncepto neknekulo ekzistas diversaj sociaj signifoj por tiuj koncernaj trajtoj, kiuj dividas la grupon: juneco, virineco kaj migranteco. Tio influas ambaŭ iliajn eblojn kaj la efektivigon kaj disvolvadon de publikaj politikoj. Por tio, ni analizas publikajn politikojn celitajn al neknekuloj, analizante kiel tiuj politikoj funkcias rilate al la subgrupoj kun plej granda risko iĝi neknekuloj. Ni uzas duonstrukturitajn intervjuojn kun sociaj agentoj, kiuj laboras kun ĉi tiuj publikaj politikoj. Ĝi permesis al ni montri kiel oni konsideras nian celgrupon, kiuj estas la rimedoj kiuj ekzistas por la avantaĝo de nia celgrupo kaj kiajn apartajn strukturajn problemojn alfrontas nia celgrupo.

James Rezende Piton

James Rezende Piton (Brazilo) estas komputilisto kaj fakulo pri aŭtomatigo de sciencaj eksperimentoj ĉe la Brazila Laboratorio pri Sinkrotrona Lumo (LNLS) en Campinas, Brazilo. Regado kaj sinkronigo de diversaj aparatoj en distribua reto kaj rapidaj datum-kolektadoj estas inter liaj ĉefaj fakaj interesiĝoj.

En la E-movado li okupiĝas pri E-filatelaĵoj kaj la ikonografio de Esperanto en pioniraj bildkartoj. Li estis estrarano de TEJO (1995-97), agadis en la Amerika Komisiono de UEA kaj poste rolis kielKomitatano A de Brazilo por UEA (2000-10) kaj Ĉefdelegito de UEA por Brazilo (2003-13).

Pli da lumo por la Scienco – la brazila sinkrotrono SIRIUS

En la malgranda internacia “klubo” de sinkrotronaj akceliloj, oni alvenis al la kvara generacio. Ekfunkciis en Brazilo la dua el tiuj plej modernaj akceliloj en la mondo ‑ SIRIUS. Per la plej brila kaj tre koncentrita lumfasko, kiu entenas la tutan lumspektron (kun ondolongoj de la transviola radiacio ĝis la malmolaj X-radioj), per la sinkrotrona lumo oni faras studojn pri biologiaj molekuloj kaj pri plej diversaj materialoj. La strukturo funkcias kiel giganta mikroskopo por plurfakaj esploristoj, kiuj povas “rigardi” la materion en nivelo, kiun la videbla lumo ne permesas. En la prelego oni ekscios pri la baza funkciado de tiuj gigantaj akceliloj kaj ilia uzo en esploroj.

Orlando Raola

Mi estas doktoro pri kemio kaj profesoro en altlernejo en Norda Kalifornio, Usono. Esploristo kaj profesoro pri Mediprotekta Kemio pli frue en mia kariero. Aŭtiro de scienc-populariga verko en la hispana, jam trifoje reeldonita.

Graveco de scienca edukado por ebligo de daŭripova evoluigo

La realigo de la 17 Celoj de UN por 2030 nepre postulas science edukitan civitanaron en la mondo. Jam evidentiĝis plurfoje, ke manko de baza scienca kompreno de la komplekseco kaj intreligiteco de ĉiuj planedaj sistemoj kondukas individuojn kaj registarojn al senrespondeca kaj endanĝeriga agado. Nur science edukitaj homoj sukcesos kompreni la gravecon kaj urĝecon de la farotaĵoj. La klerigaj klopodoj ene de la Esperanto-movado povas tutcerte kontribui al la bezonata disvastigo de scienca edukiteco.

Manuela Ronco kaj Charlotte Scherping-Larsson

Ni estas du virinoj, kiuj menstruas kaj pensis pri menstruo en la kunteksto de homaj rajtoj kaj daŭripova evoluo. Ni ambaŭ aktivas/is en la junulara Esperanto-movado, interalie pri aktivula trejnado kaj genra egaleco.

Menstrua higieno kaj daŭripovo

Menstrua higieno estas ofte evitata temo, sed tre grava por genra egaleco, homaj rajtoj kaj povigo de virinoj (aŭ aliaj homoj, kiuj menstruas). Krome, lastatempe kreskas la konscio pri tio, ke ĝi estas ankaŭ ekologia problemo kaj disvastiĝas menstruaj higienaj produktoj pli daŭripovaj kaj medi-amikaj.

Manfred Westermayer

Mi estas sekretario de AVE (Asocio de Verduloj). Loĝas en Germanio, profesie estis kemiisto, praktikas ekologian kultivadon en privata ĝardeno. Interesiĝas pri ekologiaj kaj ekonomiaj temoj.

La Asocio de Verduloj kunlaboras kun t.n. Verdaj Partioj: tradukas gravajn tekstojn de VP en Eŭropo kaj ĉefe de la tutmonda asocio de Verdaj Partioj (GlobalGreens.org). Ni partprenas kunvenojn, demonstras, ke Esperanto funkcias ankaŭ por politikaj diskutoj. Ene de la Esperanto-movado ni estas kunlaboranta fakasocio de UEA pri ekologio, kaj ni kunlaboras kun SAT enkadre de Ekologia Komisiono. Laŭ temoj ni kunlaboras ekzemple kun BEMI kaj TEVA.

AVE havas ĉ. 300 membrojn tutmonde. Jara kotizo estas libervola: 10 €. Nia retejo: verduloj.org, kaj komenciĝas nova: verdularo.wordpress.com. Nia ret-adreso: ave@verduloj.org.

Per-Esperanta agado de AVE

Samideanoj en Afriko petis nin kunlabori pri ekologio, fakte temis pri pli vasta temaro: edukado, salubra trinkakvo, rearbarigo, eviti lignokarbon por kuiri, agro-forstado. Intertempe UN deklaris la 17 Celojn de Daŭripova Evoluo (angle: SDG) kiel tutmondan agadon ĝis 2030. Do pluraj el tiuj celoj apartenas al nia agado. “Per Esperanto” ĉar ni ne instruas la lingvon, sed Esperanto estas la lingvo de nia internacia komunikado, kaj ĉi tiuj agadoj ne okazus sen nia komuna neŭtrala lingvo.

Alitemaj prelegoj

Marija Belošević

Marija Belošević estas la sekretariino de la Kroata Esperantista Unuiĝo, ĵurnalistino. Kunredaktis antologiojn Poezio de kroatoj en Hungario, Poemaro de burglandaj kroatoj, Poezio de molizaj kroatoj kaj Poezio kaj prozo de la rumanaj kroatoj. Ŝi ankaŭ redaktis aliaj eldonaĵojn de KEU Rakontoj el Vukovar, Nokta gardisto kaj Lumo kaj ombro. Ŝi ĉeestis plurajn internaciajn kunvenojn prelegante pri la kroata kulturo, kaj pri la kroata etna mlplimulto en eŭropaj landoj. Ŝi tradukas verkojn de la kroataj aŭtoroj al Esperanto.

Dum pluraj jaroj ŝi kunlaboris kun Lucija Borčić. Post ŝia morto, kadre de KEU Belošević iniciatis kaj organizas “Memorialon Lucija Borčić” kaj prizorgas ŝian tradukitan verkaron ankoraŭ ne aperitan kaj prizorgas pri la diskonigo de la aperita verkaro. Ŝi ankaŭ kompilis ampleksan bibliografion de Lucija Borčić.

Lucija Borčić (1921-2015): plej fruktodona kroata tradukistino

Lucija Borčić dum sepdeko da jaroj donis nemezureblan kontribuon al la disvastigo de la kroata kulturo, ĉefe la verkita vorto. Dank’ al ŝiaj tradukoj al Esperanto, la verkoj de la kroataj aŭtoroj atingis eĉ la plej forajn regionojn de la terglobo, ĉar ne ekzistas lando en kiu loĝas eĉ la plej malgranda nombro da Esperanto-parolantoj, en kiu ne alvenis iu el la tradukverkoj al kio kontribuis Lucija Borčić.

Ŝi estas la plej fruktodona tradukistino de la kroata literaturo al Esperanto. Ŝi esperantigis verkojn de la famaj kroataj verkistoj (vivantaj en la 14-a jc, ĝis nun). Kvankam literaturo estis ŝia preferata kampo, ŝi ankaŭ tradukadis librojn kun la soci-politikaj, religiaj kaj dommastraj temoj. Ŝia vivverko estas duvoluma vortaro kroat-Esperanta kaj Esperant-kroata.

Uli Ender

Uli Ender, emerita kemiisto hobia programisto (Tcl/Tk kaj mia propra Esperanto-programlingvo E).

Esperantigo de programlingvoj ekzemple de Tcl/Tk

Programlingvoj kutime uzas anglalingvajn vortojn por nomi instrukciojn, variablojn ktp. En mia prelegeto mi montros simplan metodon, kiel oni povas uzi fontotekstojn de programoj komplete skribitajn en Esperanto kaj tamen funkciigi la programon, kvankam la uzata programlingvo atendas anglajn ŝlosilvortojn.

Eva Fitzelová kaj Johannes Mueller

Eva estas slovaka esperantistino loĝanta en Germanio, ano de esperantlingva podkasto kern.punkto kun multaj ŝatokupoj.

Johannes havas plurjaran sperton pri podkastproduktado per la podkasto kern.punkto.

Personaj amaskomunikiloj: konceptoj kaj teknika realigado

  • Kiujn demandojn oni sin demandu antaŭ ol komenci jutuban kanalon aŭ podkaston.
  • Teknike realigi podkaston aŭ videoblogon bonkvalite estas netriviala afero. La prelego celas montri kiajn ekipaĵojn oni bezonas akiri laŭ la buĝeto de la projekto kaj kiel oni ilin uzas por atingi plej altan kvaliton. Kiaj rimedaj softvaraj ekzistas por plibonigi la sonkvaliton kaj kromajn trajtojn de la publikaĵo.

Andrej Grigorjev

Mi estas inĝeniero, inventisto, ĵurnalisto, profesoro de TRIZ-inventado (teorio de solvado de inventaj taskoj). Mi loĝas en Krasnojarsk (Siberio) kaj laboras en maŝinkonstrua fabriko.

Rusia-Sovetia Kosma socia-teknika progreso

Historio de Rusia-Sovetia raketa progreso kaj Kosma teknika esplorado. Nuna alteco de Rusia Kosma tekniko por kosmonaŭtoj kaj astronaŭtoj.

Interesaj Sovetaj kaj Rusiaj inventaĵoj

Petr Chrdle

Petr Chrdle (*1946) estas origine inĝeniero pri elektrotekniko, doktoriĝis ĉe Instituto pri radioelektroniko kaj elektroniko de Ĉeĥoslovaka Akademio de la Sciencoj en Prago. En 1992 li fondis Kongresan kaj klerigan agentejon KAVA-PECH kaj samnoman eldonejon. 1990-1994 li estis senata sekretario de AIS San Marino, 1987 ĝis 2010 komitatano de UEA, 1998 ĝis 2001 ĝia estrarano pri faka kaj scienca agadoj, 1987-1993 prezidanto de ĈEA, sekve ĝis 2011 ĝia vicprezidanto, ekde 2010 ĝis nun ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio. Ĉeforganizanto de KAESToj ekde 1998 ĝis 2008. Membro de muzea grupo de ĈEA respondeca pri internaciaj rilatoj de la Esperanto-muzeo en Svitavy. Ekde 2016 honora membro de UEA.

Bertha von Suttner: Vivo kaj verko

Prezento de la aventura vivo kaj verko de la unua virino, kiu ricevis la Nobelpremion pri paco. Ŝi naskiĝis en Prago, vivis en Brno, sed en siaj 17 jaroj transloĝiĝis al Aŭstrio, kie ŝi vivis krom 9 jaroj en Kartvelio ĝismorte.

Prezentado de la eldonejo KAVA-PECH kaj ĝiaj novaj eldonaĵoj en Esperanto

Imre Keményfi

Mi loĝas en Szentendre, urbeto proksime al Budapeŝto. Tie mi uzas mian propran biciklon por veturi ĉirkaŭ la urbo. Sed mi laboras en Budapeŝto, kie funkcias jam eĉ du bicikloluaj sistemoj, do mi ne devas porti mian propran biciklon ĉiutage, se mi volas bicikli ankaŭ tie. En la pasintaj jaroj mi multon vojaĝis en Eŭropo, kaj, ĉar mi ŝatas bicikli, volonte provis la diversajn bicikloluajn sistemojn kie mi havis la eblon.

Bicikloluaj sistemoj en Eŭropo

En la pasintaj jaroj multaj urboj ekfunciigis bicikloluan sistemon por helpi la loĝantojn kaj la turistojn veturi en la urbo pli facile, pli sane, pli ekonomie kaj pli ekologie, nome pere de biciklo. Dum ĉi tiu prelego mi volas paroli pri miaj spertoj pri la diversaj sistemoj, kaj pri la diversaj urboj en kiuj mi biciklis.

Christian Lavarenne

Abituriento en fako scienca: matematiko kaj fiziko (plus latina kaj helena, kaj poste sanskrito). Doktoro en historio, pri la Interna ideo (2012), ĉe Université Paris 13 (1668 p.). En la tri lastaj jaroj liaj Esperanto-rilataj artikoloj aperis:

  • en la Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins,
  • en la franclingva Tsafon : Revue d’études juives du Nord: “Lazar Zamenhof (1859-1917). Du sionisme au hillélisme et de l’hébreu à l’espéranto” (n-ro 76, aŭtuno 2018 – vintro 2019, p. 123-142, legebla ĉe journals.openedition.org/tsafon/1379),
  • kaj, franclingve, en la brazila revuo IΦ-Sophia, (“Dua Babel-turo: Malfacilaĵoj pro multobliĝo de lingvoj en historiaj esploroj pri la Esperanto-movado”) legebla ĉe grupodepesquisafilosofiacienciaetecnologiasifpr.com/copia-if-sophia-atual-9.

Daŭra tradukanto de artikoloj por la Esperanto-versioj de Unesko-Kuriero (2017-2020). La unua traduko (kun Andrej Peĉënkin) titoliĝas Kompreni oceanojn, de vicadmiralo Ŝin Tani, prezidanto de la Kuna Gvida Komitato de IHO (Internacia Hidrografia Organizo) kaj IOC (Interregistara Oceanografia Komisiono) ktp. (unua n-ro, aprilo-junio 2017, p. 65-68).

Kunaŭtoro, kun Marine Englert kaj Ulrich Lins, de la tuj aperonta dulingva libro Hector Hodler : Une posture pacifiste / Pacisma sinteno, kun antaŭparolo de Mireille Grosjean (Kolekto “Hodleriana”, vol. V).

Meti maron en Saharon? Nerealigita scienc-teknika apliko i.a. de Harold Tarry, efemera dua ĉefredaktoro de Esperanto: la ĝis nun nekonita antaŭulo de Hector Hodler en 1906

Ĉar Kaest laŭnome kaj ĉefe temas pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko ni unue interesiĝos pri stranga grandioza projekto, finfine nerealigita – sed fakte tute realigebla… – , subtenita i.a. de franca eksa politeknikano… tiam ja ankoraŭ ne esperantisto ĉar tio okazis ĵus antaŭ la naskiĝo mem de la lingvo. Do la maro en Saharo ĉiuokaze estintus scienc-teknika apliko ne de Esperanto, sed nur forte apogita de tiam baldaŭa esperantisto, kaj poste priskribita de alia franca esperantisto, la fama verkisto Jules Verne: en sia lasta finita romano manuskripte titolita de li, en 1904, La Mer saharienne, sed aperinta en 1905 kun la titolo L’Invasion de la mer: “Invado de la maro”.

Kaj en dua, ĉefa parto, dank’ al dudeko da neeldonitaj leteroj inter la tri jenaj, ni ĉefe studos la efemeran rolon de tiu sama Harold Tarry, kiel dua ĉefredaktoro de la revuo Esperanto en 1906, Paul Berthelot, ties fondinto en 1905, kaj Hector Hodler, kiu plene transprenis la taskon nur komence de 1907. Tio iomete kompletigas nian kontribuon al la tuj aperonta dulingva libro de Marine Englert, Ulrich Lins kaj Christian Lavarenne, Hector Hodler : Une posture pacifiste / Pacisma sinteno, kun antaŭparolo kaj tradukoj de Mireille Grosjean, ILEI-prezidantino (Kolekto “Hodleriana” , vol. V).

Ekaterina Lozina

Mi ŝatas sportumi, kroĉeti kaj kreskigi salikokojn. Mi ne ŝatas malvarmon kaj verki sinprezentojn. Mi studis fizikon kaj aliajn sciencajn aferojn sed mia prelego temos pri alia afero.

Ĉekomputilaj fizikaj ekzercoj

La ekzercoj estas pripensitaj speciale por fariĝi sidante ĉe labortablo. Estas tre utilaj se konsideri, ke dum la aranĝo oni devos sidi ĉe ekrano preskaŭ senmove. Do se vi havas ĝenon en dorso aŭ kolo pro longa sidado nepre venu!

Jonas Marx

Jonny M, 30-jaraĝa esperantisto kaj muzikisto el Germanio. Li iĝis konata per kantoj kiel Dankon, Parolu kaj kanto, kies influo kreskis sufiĉe ekster Esperantujon.

Kiel arto povas esti grava agadmaniero por veganismo

Progresemaj temoj kiel egaleco aŭ veganismo bone kreskas en Esperantistaj kapoj. Sed kiel subteni tiajn “novajn ideojn” per artaj verkoj? Jen mi prezentas mian vojon kiel la kanto Bam Bam estis kreita. Poste mi ĝojos diskuti tiun temon kun vi en malferma rondo.

Marek Nahajowski

Marek Nahajowski (naskita en 1979), muzikteoriisto kaj muzikisto ludanta kopiojn de historiaj blovinstrumentoj (bekfluto, ŝalmo). Li diplomitiĝis kun distingoj en muzikteorion (Lodzo 2003) kaj bekfluton en la klaso de Tomasz Dobrzański (Vroclavo 2007); ekde 2010 li laboras kiel adjunkto en la Katedro de Muzikteorio ĉe la Grażyna kaj Kiejstut Bacewicz Muzikakademio en Lodzo (Pollando), kie li instruas pri historio, muzikteorio kaj koncertpraktiko de la renesanca kaj baroka muziko; ekde 2011 li gvidas ankaŭ la bekflutan klason. En 2013 li gajnis por sia libro pri flutsonatoj de Johann Joachim Quantz la ĉefpremion en la prestiĝa Ks. Prof. Hieronim Feicht Konkurso. En 2019 li habilitiĝis en muzikteorion per disertaĵo pri la 18-jarcenta muzikhistoriografio.

La sciencaj interesiĝoj de Marek Nahajowski koncentriĝas pri muzikhistorio de la renesanca kaj baroka periodoj, pri la tiama koncertado, hermeneŭtika interpretado de kantverkoj kaj ‑ ekde 2019 – pri la Esperanta muzikkulturo. Kiel muzikisto li ludplenumis kun multaj polaj ensembloj pri malnova muziko, i.a. Il Tempo, Ars Cantus, Concerto Polacco, Filatura di Musica. Li publikigis du solistajn albumojn dediĉitajn al flutfantazioj de Georg Philipp Telemann (RecArt 0009) kaj al Suitoj op. 35 de Joseph Bodin de Boismortier (RecArt 0026).

Esperanto kiel lingvo de muziksciencoj

Sub la termino “muziksciencoj” kaŝas sin disciplinoj tiel diversaj kiel historiografia muzikologio, muziketnologio, muzikteorio, instrumentologio aŭ akustiko. Ĉiu el ili postulas uzadon de specialaj faka terminologio kaj lingvaĵo. Samtempe esplorkampoj de apartaj muzikdisciplinoj ofte parte kovras sin kun tiuj de parencaj humanismaj sciencoj. Pro tio muzikologoj aŭ muzikteoriistoj bezonas utiligi en sia laboro tre vastan terminaron ne nur strikte muzikan, sed ankaŭ adapti nociojn uzatajn en aliaj sciencoj kaj artoj, kiel fiziko, literaturteorio, teatro aŭ belartoj.

La unua parto de la prelego prezentos diversajn branĉojn kaj subbranĉojn de muziksciencoj en la kunteksto de homsciencoj ĝenerale. La dua estos dediĉita al analizo de la nuna stato de la Esperanta muzikterminologio kaj al problemoj kunligitaj kun utiligo de la Lingvo Internacia kiel ilo por faka interkomunikado sur la kampoj de muzikologio kaj muzikteorio.

Yves Nevelsteen

Yves Nevelsteen (naskiĝinta en 1974 en Belgio) estas tradukisto, eldonisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo.

Yves bone parolas la nederlandan, la francan, la anglan kaj la germanan. Esperanton li eklernis en 1989. Li estas iama prezidanto de Flandra Esperanto-Junularo (2004 ĝis 2007), estrarano de E@I (2007–2009) kaj verkinto de plurlingva vortaro pri komputilaj vortoj (Komputeko), manlibroj pri Vikipedio kaj diversaj praktikaj broŝuroj pri komputilaĵoj. Li (kun)organizis la beneluksan junularan kaj familian renkontiĝon PSKK inter 2002 kaj 2008. Al la kopirajta sceno li kontribuis per oficiala Esperanto-traduko de la permesiloj Creative Commons.

Yves instruas Esperanton al progresantoj en Benelukso, gvidas plurajn paroligajn rondojn kaj organizas trejnadon por instigi aktivulojn pli bone komuniki kaj pli efike uzi komputilon kaj interreton. Ekde 2018, li estas ankaŭ unu de la instruistoj dum la Studosemajnfino en Nederlando. Por Eldonejo Libera li estas provleganto kaj li konsilas diversajn tradukantojn de programoj kaj retejoj. Por Flandra Esperanto-Ligo li interalie helpas pri la libroservo kaj enpaĝigas revuojn kaj librojn.

Komputeko: prezento de la nova retejo

Yves Nevelsteen iniciatis la projekton Komputekon en 2006. Temas pri plurlingva kolekto de prikomputilaj vortoj. Ekzistas retejo komputeko.net kaj aperis du Komputeko-libroj. Yves mallonge rakontos dum KAEST pri la historio de Komputeko, kaj pri ĝiaj kunlaborintoj. Precipe li detale klarigos kaj montros la multajn enhavajn kaj teknikajn ŝanĝojn kaj avantaĝojn de la nova retejo, kiu estis lanĉita en majo ĉi-jare.

Pavol Petrík

Mi estas Pavol Petrik, 47-jaraĝa, mi loĝas en Pečovská Nová Ves en orienta Slovakio. Mi esperantistiĝis en la jaro 1993. Profesie mi estas tradukisto pri la angla kaj pola lingvoj.

P. Mikuláš Lexman OP, pastro kaj esperantisto

Mi volas prelegi pri unu katolika pastro, kiu estis aktiva esperantisto en Slovakio. Indas konigi lin por pli vasta publiko.

Jozef Reinvart

Jozef Reinvart (*1951) emerita diplomato de Slovakio, membro de civitana asocio Senioroj de Slovakia Diplomatio, estrarano de Eŭropa Esperanto Unio, vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj kulturaj temoj kaj problemoj en EU/Eŭropo. Li estas konsultanto de la rusa kompanio VERTERA Organic.

VERTERA kaj Esperanto – servo al homoj

En tempo, kiam la tuta mondo suferas pro pandemio de koronviruso COVID-19, li prezentos la rusan kompanion VERTERA Organic, kiu estas parto de la svisa holdingo Mondo de Komerco (World of Retail), specialigitan pri minado de maraj herboj, ilia prilaborado kaj produktado de ekologie puraj organikaj produktoj evoluigitaj en laboratorioj kaj sciencesplora bazo de la kompanio. Ekde 2018 la kompanio klopodas disvastigi siajn unikajn organikajn produktojn de harmonigiita nutrado de homaj ĉeloj en EU/Europon kaj la mondon. Ĝi intencas helpi al homoj plibonigi ilian imunecon kaj sanon. Li informos pri la kompanio – ĝiaj unikaj produktoj kaj 3 sekcioj de la holdingo. Plue informos pri pionira agado de la kompanio en kampo de plibonigado de sano de ĉiuj homoj, pere de kiu ĝi klopodas plenumi sian sloganon “Mondo de sanaj homoj”. La kompanio serĉas partnerojn/aliancanojn al kunlaboro por atingi tiun ĉi celon. Intencoj kaj klopodoj de la pionira kompanio VERTERA tre similas al nia esperantista movado, kiu estas ankaŭ pionira en la kampo de subteno de vasta multlingvismo, egalrajta kaj efika lingva komunikado, pli facila fremdlingva lernado por ĉiuj homoj. Posedanto kaj prezidanto de la holdingo kaj kelkaj esperantistoj en Slovakio, uzantaj ĝiajn unikajn produktojn kaj jam kunlaborantaj kiel partneroj kun la kompanio, vidas pontecialon de reciproke utila kunlaboro de ambaŭ pioniraj movadoj kaj pretas antaŭenigi ĝin je persona/partnera kaj movada/kompania niveloj. Fariĝu parto de tiu ĉi komenciĝanta kunlaboro en servo al homoj.

Keyhan Sayadpour

Mi naskiĝis en Maŝhad, Irano, kaj laboras kiel asocia profesoro ĉe Tehrana Universitato pri Medicinaj Sciencoj. Mi estas infankardiologo. Mi eklernis Esperanton antaŭ 35 jaroj kaj estas prezidanto de Irana Esperanto-Asocio.

Medicina edukado dum la pandemio

La pandemio de KOVIM-19 ŝanĝis medicinan edukadon kiel multajn aliajn aferojn. Ĉeestaj klasoj kaj kursoj virtualiĝis laŭeble. Tamen oni ne povas virtualigi praktikajn partojn. La problemo de infektiĝo dum la kontakto kun la malsanuloj, aliaj medicinistoj, aliaj studentoj, kaj eĉ profesoroj ekzistas. Mi detale klarigos la problemon, universalajn rekomendojn kaj miajn spertojn.

Karlo Spínola

Karlo SPINOLA, (ES). Fizikisto kaj Doktoro Inĝeniero pri Komputikaj Sciencoj. Hab. Profesoro de la Universitato de Málaga (Hispanio) ekde 1988, kaj kunfondinto de la Informadikaj Studoj en ĉi universitato, kie li instruis kaj estris esplorajn projektojn kune kun industriaj entreprenoj, inter kiuj menciindas: FUJITSU, ACERINOX, COLUMBUS STAINLESS, Ltd. en Sudafriko, ktp. Ankaŭ publikigis multajn artikolojn en la ĉefaj kongresoj kaj revuoj de IEEE (“Institute of Electrical and Electronic Engineering”): “Instrumentation and Measurement Technology Conf.”, “Int. Cf. on Imagins Systems and Technics”, on “Computational Intelligence”, on “Engineering Applications of Neural Networks”… Nuntempe li estas honora profesoro en la Elektronika Departemento de la Malaga Universitato.

Ekde sia universitata studenta periodo pri fiziko li ĉiam interesiĝis pri astronomio kaj spaca esplorado. Li estas membro de la Planeda Societo (Planetary Society), fondita de Carl Sagan, de la Mars Society, kaj de la estrar-komisiono de la Malaga Astronomia Asocio, kie li kunlaboras, kaj prelegas pri diversaj astronomiaj aferoj.

Li esperantiĝis en 2013, kaj poste atingis la C1 nivelo. Ankaŭ esperante li prelegis pri astronomiaj temoj. Jam en 2014 en Herzberg li prezentis la Projekton “Gaia” de la ESA. En la Trilanda Kongreso en Indonezio, en la ILEI Kongreso en Madrido, en KAEST-2018, en la IFEF-2019 kongresoj, kaj en la Virtuala Kongreso VK-2020 li prelegis pri aktualaj, interesvekaj astronomiaj temoj.

De Apolo-17a ĝis Artemiso-3a. Ĉu izolita prodaĵo aŭ komenco de daŭra kunhoma sunsistema esplorado?

La kosmoŝipo Apolo-17a revenis al Tero la 19-an de decembro de 1972, la lasta el ses kunhomaj esplormisioj sur la Luno. Pli ol 50 jarojn poste estas planita daŭrigo de tiu homa atingo. Sed ĉu ĝi denove estos izolita prodaĵo aŭ vere ĝi kondukos la homaron al rekta esplorado de nia sunsistemo for de nia tera lulilo? En tiu ĉi prelego ni superrigardos kiel scienco kaj tekniko progresis en ĉi-jarcenta duono, kiel estas planita tiu misio kaj, kiuj estas ĝiaj celoj proksimaj kaj estontaj.

Abhinav Varma

Nuntempe mi laboras kiel sciencfikcia verkisto kaj mangaisto, kvankam mia edukado temis pri teoria fiziko. Mi ankoraŭ esploras aktuale kiel vizitanta esploristo, ĉefe pri kvantumaj fundamentoj. Miaj antaŭaj esploroj temis plejparte pri ĝenerala relativeco, kosmologio, teoria partikla fiziko kaj kvantuma gravito. Mi ankaŭ ĝuas instrui kaj pasigi tempon farante ion artan/muzikan. Mi esperantistiĝis relative lastatempe, sed mi pasias publikigi sciencon en Esperanto unutage.

Kvantumaj fundamentoj

Kvantuma fiziko estas fama eĉ inter ne-fizikistoj aŭ laikoj, ĉefe pro ĝiaj mirindaj ideoj kaj la klopodoj de sciencaj verkistoj. Kio estas la vera kerno de kvantuma fiziko? Kio estas la malsameco inter interpretoj? Mi donos superrigardon kaj kelkajn ekzemplojn de mia propraj esploroj pri kvantumaj fundamentoj kaj kvantuma gravito.

Snehaĝa Venkatesh

Mi estas Snehaĝa el Barato. Mi havas 24 jarojn. Mi pasintjare finis mian magistran kurson pri Organika Kemio kaj poste estis parto de la projekto SciArt ĉe National Center For Biological Sciences-TIFR (Nacia Centro de Biologiaj Sciencoj) en Bengaluro, Barato.

Poste mi laboris kun la firmao SciComm India en Nov-Delhio kaj gvidis grupon, kiu zorgis pri scienc-komunikado en sociaj retejoj. Antaŭnelonge mi komencis mian podkaston, kie mi provas diskuti esplorojn tre simple kaj mallonge.

Arto de Scienc-Komunikado

Sciencistoj ĉiam faras multajn profundajn aĵojn, sed la socio ne vere scias pri ili. Estas grave, ke homoj sciu, kian esploron faras niaj sciencistoj. Sed la baro estas la vortumado. En tiu ĉi laborsesio, homoj povas lerni kiel eviti ĵargonon kaj ekkomuniki sian esploron en simpla maniero. Krom tio, estos prelegeto pri diversaj iloj de Scienc-komunikado kaj pri la projekto Sci-Art en la Nacia Centro de Biologiaj Sciencoj (NCBS) en Bengaluro, Barato, kie mi laboris.

Balázs Wacha

Esperanta versio de mia nomo estas Blazio VAHA, miaj artikoloj kaj aliaj verkoj aperadas alterne je nomversioj Vaha kaj Wacha, kune aŭ alterne. En la KAESTa volumo eldonita en la jaro 1999 aperis mia KAESTa prelego “Selekto-principo de terminoj kaj metaterminoj”, tiu prelego kaj la nuna, nova, interligiĝos. En la lasta jardeko mi de tempo al tempo lekciadis pri interlingvistiko en doktoriga programo de la Budapeŝta universitato ELTE.

Termino-tipoj kaj sintakso en fakaj tekstoj

Mi resumos konatajn kriteriojn de bona termino laŭ semantikaj vidpunktoj, kun ekzemploj parte el la KAESTa tradicio. Mi priparolos avantaĝojn kaj malavantaĝojn de laŭformaj specoj de terminoj: vortoj kun regula formo, mallongigoj kun tradicio, mallongigoj nove proponataj por konstanta uzo, mallongigoj provizoraj. Mi ekzamenos, ĉu ekzistas speciaj frazoformoj por faklingva uzo, ĉu tiurilate etnaj lingvoj, lingvoprojektoj kaj (jamaj) planlingvoj estas nepre tute similaj, aŭ eblas diferencoj.

Amri Wandel

Prof. Amri Wandel estas astrofizikisto en la Universitato de Jerusalmeo, kiu jam de kvar jardekoj esploras nigrajn truojn kaj aktivajn galaksiojn. Lia esploroj pri gigantaj nigraj truoj kaj kvazaroj kaj aktivaj galaksioj estas internacie konataj kaj aperis en la plej prestiĝaj astrofizikaj sciencaj revuoj. En Esperantujo li estas UEA-estrarano pri Scienca kaj Faka Agado kaj prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj.

Nigraj truoj kaj gravitaj ondoj

Ambaŭ tiuj ekzotaj fenomenoj antaŭviditaj de la Ĝenerala Teorio de Relativeco de Einstein, estis dum longaj jaroj kreditaj kiel ne vere ekzistantaj en la reala mondo, inkluzive de Einstein mem, ĝis lia morto. Nigraj Truoj estis malkovritaj de astronomoj antaŭ ĉ. kvindek jaroj, gravitaj ondoj antaŭ precize kvin jaroj, en septembro 2015. Kio efektive estas tiuj misteraj objektoj, kial ili estas proksime ligitaj kaj kiaj estas la novaj fakterminoj bezonataj por ilin priskribi?

Bertilo Wennergren

Bertilo Wennergren naskiĝis en Svedujo en 1956. Li parolas Esperanton de 1980. De 2001 li estas membro de la Akademio de Esperanto.

Li ne nur estas la aŭtoro de PMEG, sed laboras ankaŭ pri la Tekstaro de Esperanto kaj pri la interreta versio de la Plena Ilustrita Vortaro, konsilas pri Esperanto en Duolingo, kaj faras multon alian por helpi lernantojn kaj uzantojn de la Internacia Lingvo.

Li estas konata ne nur kiel esperantologo, sed ankaŭ kiel pioniro de la Esperantlingva rokmuziko, precipe kiel kunfondinto de la bando Persone.

PMEG 2020

La aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko prezentos iom el la novaĵoj en la nun aperanta nova eldono de PMEG.

PIV 2020

La prizorganto de la interreta versio de PIV 2020 prezentos iom el la novaĵoj en la nova eldono PIV 2020.

AMO-seminario

Mark Fettes

Mark Fettes estas profesoro pri edukado en kanada universitato Simon Fraser kaj eksa prezidanto de UEA. Lia unua faka eduko estis en la naturscienco (biokemio); liaj nunaj esploroj fokusiĝas al la rilatoj inter kulturo, naturo, kaj edukado por daŭripovo.

Civitana scienco por daŭripovo: jen vojo por esperantistoj

Antaŭ kvin jaroj, ĉiuj ŝtatoj de la mondo konsentis kunlabori por realigi la Celojn por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. Por mezuri nian progeson (aŭ malprogreson) al tiuj celoj, necesas sisteme kolekti amason da datumoj pri multegaj aspektoj de homaj socioj. Tamen la ekzistantaj datumkolektaj sistemoj de registaroj, neregistaraj organizoj (NRO-oj), ktp estas nesufiĉaj al la bezonoj. Per engaĝo de multaj ordinaraj homoj en retoj de t.n. “civitana scienco”, eblas kompensi tiun mankon kaj samtempe disvastigi komprenon pri daŭripovo, kiu estas pli aktiva kaj konkreta. Kunlaboro en tia aliro povus bele kongrui kun la kulturo kaj valoroj de esperantistoj.

Stefan MacGill

Stefan MacGill naskiĝis en Nov-Zelando en 1948. Denaska esperantisto. Kunfondinto de Esperanta Junulara Asocio de Nov-Zelando (1964) kaj aktivulo tie ĝis 1972. Studis en Universitatoj Victoria, Canterbury kaj Massey (69-75), ĉefe geografion. Diplomiĝis instruisto por elementaj lernejoj en 1974, agis en la instruista asocio en Nov-Zelando. Volontulo (la dua en la programo) en la CO de UEA (1976), oficisto (1977-86). Redaktoro/kunordiganto de Jarlibro (76-86), teknika redaktoro de Kontakto (78-86). Vicprez. de TEJO (1977-79), prez. (1979-80). Motoro de la unua subvenciata seminario de TEJO en la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo – postsekvantoj liveris al TEJO centmilojn da eŭroj. Direktoro de CO (1980-84). Redaktoro de Juna amiko (1986–96 kaj 2000-2013); ĝin administris tra tridek jaroj. Vicprez. de Internacia Ligo de Esperantistoj (ILEI, 1989-92), prezidanto (1992-94 kaj 2009-2013). Restariginto de la ekzamenoj UEA/ILEI kaj ĝia sekretario (1989-93) kun 41 sesioj kun335 sukcesintoj. Gvidis kursojn kaj ekzamensesiojn en multaj landoj. Redaktis kaj kunlaboradas kun Internacia Pedagogia Revuo.

Profesie ekde 1989 verkas help-tekstojn por komputilaj programoj (i.a. optika karaktro-rekono). Esploras lingvo-didaktikon kaj preparas esperantajn instru-materialojn. Vivas en Hungario de post 1986. Havas tri filinojn, Karina (1990), Hajnal (1992) kaj Sonja (2000) – denaskaj esperantisto.

Ekde 2013 vicprezidanto de UEA; funkciigis la programon de Aktivula Maturigo, kun 27 AMO-seminarioj en kvar kontintentoj ene de 21 monatoj kune kun certigo pri daŭripovo de la programo. Verkis kaj dissendis ekde 2013 pli ol 140 estrarajn komunikojn (EKO) al Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj multaj aliaj – averaĝe po unu semajne; konceptis la programon “Ni semas” kaj multon pli. Pluiraj streboj ene de UEA: unua Universala Kongreso en Afriko frue en la sekva jardeko; nova rolo por kontinentaj kongresoj, kreskigo de rimedoj por movada evoluigo je 30% ĉiujare, i.a. per subvencipetado, junigo de la asocia membraro, kreo de gvidiloj por aktivuloj. Ĉiuterene, realigo de konkretaj rezultoj.

Fervojoj por daŭripovo

La prelego komparos fervojan vojaĝadon kompare kun tiu per aŭto, buso kaj aviadilo. Ĝi prezentos la rolon de altrapidaj linioj, precipe tiuj elektrizitaj. Ĝi esploros maldizelajn alternativojn al elektrizo de malpli trafikataj linioj. Ĝi enrigardos kazostudon pri Karlsruhe en Germanio pri tram-trajnoj, ricevita dank’ al kunlaboro kun IFEF.

Fine, ĝi rigardos 30–40-jarojn en la estontecon, kaj proponos planojn por kreskigo de la reto de altrapidaj linioj, precipe en Afriko kaj Usono. Azio sendube atingis la mondĉampionan rolon tiurilate, Eŭropo argumenteble ankaŭ.

Michal Matúšov (KuboF)

Michal Matúšov devenas de Slovakio. Li partoprenas organizatajn Esperantan kaj Vikimedian movadojn (ekz. kunfondis la organizojn “Vikimedio Slovakio” kaj “Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio Esperanto”). Pere de ilia kombino li strebas disvastigi liberan edukadon tra la mondo, celante al socia transformiĝo. Ĝenerale li helpas al projektoj, kiuj celas daŭripovan evoluadon de tuta estularo.

Traduku Vikipedion simple

Vikipedio estas unu el plej sukcesaj edukaj projektoj de homaro – centoj da milionoj de homoj ĝin uzas por ekkoni novajn aferojn, pliprofundiĝi en jam konatajn, pli malfermi sian menson kaj, ja, por verki hejmtaskojn. Vikipedion verkas kaj kontrolas homoj kiel vi – entuziasmaj, ĝenerale edukitaj kaj malavaraj. Tamen, en sia komenco, Vikipedio ne estis facile redaktebla. Feliĉe, intertempe multo pliboniĝis. En tiu ĉi rapidtrejnado vi lernos traduki artikolon per “EnhavTradukilo” – integrita ilo, kiu navigas vian laborfluon kaj helpas vin. Tiu ĉi trejnado ligiĝas kun la prelego “Libera edukado kiel katalizilo de daŭripoveco”, kiu traktas teoriajn fundamentojn praktike aplikataj tie ĉi.

Fakaj diskutrondoj

Alfred Schubert

Mi studis la francan kaj anglan lingvojn kaj dum 37 jaroj laboras kiel profesia ĵurnalisto. Ekde 2015 mi estas prezidanto de TEĴA.

La rolo de TEĴA kiel faka asocio en Esperantujo

Diskuto de profesiaj kaj amatoraj ĵurnalistoj pri:

  • la ebloj de ĵurnalistoj, kiuj verkas artikolojn en Esperanto,
  • la verkado de artikoloj pri Esperanto kaj rilataj temoj en naciaj lingvoj,
  • la ebloj uzi Esperanton kiel komunikilo inter diverslingvaj profesiaj ĵurnalistoj.

Frank van Hertrooij

Frank van Hertrooij el Nederlando estas studento de ĥemia teĥnologio kun granda intereso pri bioĥemio. Li faras scienckomunikadon en Esperanto per la blogo Scivolemo kaj en la Nederlanda ĉe loka astronomia observatorio.

Kiel resti memfida dum la studado

Multaj studentoj dubas siajn kapablojn. Ili tro multe komparas sin al aliaj studentoj aŭ timas ke ili ne faris la ĝustajn decidojn. Ankaŭ mi havas tiajn spertojn, sed multe helpis aŭdi de aliuloj ke sindubo estas normala afero kaj ke ili spertis la samon. La celo de ĉi tiu diskutrondo estas ekzakte tio: aŭdi la spertojn de aliuloj en sekura, honesta medio. La celgrupo estas studentoj, sed ĉiu estas bonvena.