Pagmanieroj
Vi povas pagi por la aranĝo per iu el la jenaj manieroj. Se eblas, ni preferas ĝiron al bankokonto.
-
Se vi havas bankokonton en eŭroj, pagu per ĝiro al la konto de E@I en Slovakio:
Nomo de konto: EAI
IBAN: SK7552000000000008887398
BIC/SWIFT: OTPVSKBXAdreso de la banko:
OTP Banka Slovensko, a.s.
Februárová 152/1
SK-958 01 Partizánske
Slovakio - Se via bankokonto ne estas en eŭroj, ni rekomendas uzadon de TransferWise por eviti altajn krompagojn.
- Eblas (antaŭ)pagi rekte per bankokarto en la aliĝilo. La pagformularo estas provizata per Stripe. La datumojn de via karto ni nek konservas, nek povas vidi.
- Se vi ne povas pagi per bankĝiro, vi povas pagi per PayPal al financoj@ikso.net. Rimarko: Kiam vi pagas per PayPal por varo aŭ servo, ĝi deprenas krompagon (kutime ĉirkaŭ 5 %).
- Se vi konas la UEA-sistemon de transpagoj, vi povas pagi al la konto de E@I
ecxi-v
. Bonvolu sendi la ĝir-mesaĝon (krom al la Centra Oficejo de UEA) kopie ankaŭ al ni (al la adreso kaest@ikso.net). Atentu, ke pagado per tiu sistemo ofte daŭras semajnojn aŭ monatojn.
Rimarko 1: Ĉe la pagoj de eksterlando al banko-konto bonvolu aranĝi, ke la ĝir-kotizon pagos vi kiel sendanto (alikaze ni petos de vi la sumon deprenitan de la sendita mono).
Rimarko 2: Ĉe sendado de mono en la kampo “Mesaĝo por ricevonto” bonvolu skribi “KAEST 2020” kaj vian nomon.