KAEST 2012 okazos 15/18-nov-2012
Kio estas KAEST? Mallongigo de "Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko"
La aranĝon gastigos malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno (la loko de SES 2008, SES 2009 kaj KAEST 2010 por tiuj, kiuj partoprenis).
Ĉeftemo de KAEST 2012: „Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj“
La programo konsistos el kelkaj partoj:
- prelegoj (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj)
- trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.)
- fakaj diskutoj (pri certa temo)
- vespera (neformala) programo (Vingustumado, filmo-prezento, diskutoj, ks.)
- eblaj ekskursoj (laŭ interkonsento kaj mendoj)
E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2012. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!
Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.
Novaĵoj:
Per kio estas ĉi tiu KAEST alia de tiuj antaŭ 2010, okazintaj en Ĉeĥio?
- pli longa (KAEST okazis jam ekde ĵaŭda posttagmezo ĝis dimanĉa tagmezo, do 1 tagon pli)
- pli da praktika scienco (atendis vin trejnado, povante provi/testi/malkovri mem certajn aferojn)
- vingustumado (por la interkona vespero, por pli bone konatiĝi kaj amikiĝi)
- eblo de ekskursoj (dum vendreda antaŭtagmezo/ kaj dimanĉa posttagmezo)
- por fakaj sekcioj/grupoj propono fak-kunsidi antaŭ/post KAEST!
Tia ĉi novstila KAEST unuafoje okazis en 2010. Legu artikolojn kaj vidu fotojn pri ĝi.

